En 2009, la kredo je Mazu-diino kaj ĝiaj rilataj ritoj estis enlistigitaj de UNESKO kiel reprezentaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj de la homaro.






La rito originis de rutina kultado de lokanoj en Fujian-provinco de Ĉinio.
Mazu, kun origina nomo Lin Moniang, naskiĝis sur Meizhou-insulo de Putian-urbo de Fujian-provinco en 960. Dum sia vivo, ŝi ofte prognozis veteron por fiŝistoj, senpage kuracis malsanulojn kaj savis endanĝerajn ŝipojn. Iam ŝi eĉ bruligis sian domon por gvidi ŝipon, kiu perdis sian direkton. En la aĝo de nur 28 jaroj, ŝi oferis sian vivon dum savado al ŝipanaro en 987. Por memorigi la bonkoran kaj sindoneman junulinon, lokanoj konstruis templon honore al ŝi, instigante posteulojn sekvi ŝian ekzemplon de bonfarado kaj esperante, ke ŝi daŭre benu kaj protektu la maristojn.
En 1123 pro ŝia esenca rolo en protektado, kiam tiama imperiestro sendis diplomaton al Goryeo (la historia nomo de Koreio), la ĉina registaro unuafoje honoris ŝin per memoriga tabulo kaj pendigis la tabulon ĉe ŝia templo. Poste, dank' al ŝiaj gravaj kontribuoj, kiel sekurigado de grajn-transporto de suda Ĉinio al la nordo kaj protekto de la ekspedicioj de Zheng He, ŝi ricevis entute 36 imperiajn titolojn. Inter ili estis tiaj altestimaj nomoj kiel"Ĉiela Imperiestra Kromedzino","Ĉiela Imperiestredzino", kaj fine"Ĉiela Diino".
Kun la disvastiĝo de transmara komercado kaj multiĝo de ĉinaj migrantoj, Mazu-temploj aperis en havenurboj tra la tuta mondo. Interese, la portugala nomo "Macao" (Makao) devenas de la loka prononco de "Mazu-templo" -- "A-Ma Gau", kiu poste evoluis al "Macau". Dum la lastaj mil jaroj, la kulto al Mazu disvastiĝis tutmonde. Nun pli ol 200 milionoj da kredantoj adoras ŝin en pli ol 5 000 temploj, kaj la ritoj rilataj al ŝia kulto praktikiĝas en pli ol 20 landoj kaj regionoj. Tiu tradicio fariĝis grava parto de la nemateria kultura heredaĵo, precipe en marbordaj regionoj de Ĉinio kaj ĉinaj komunumoj tra la mondo.
Redaktoro: Gao Shuyuan
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
