Tradicia teknologio de Longquan-celadonaĵo

BY:Xie RuifengSeptember 29, 2025

La urbo Longquan en la ĉina provinco Zhejiang estas konata pro la celadona produkto, tiea tradicia teknologio donas al la produktoj distingecan glazuron. Komponita el viol-ora argilo kaj miksaĵo de bruligita feldspato, kalkŝtono, kvarco kaj plantcindro, la glazuro estas preparita laŭ receptoj, kiuj ofte estas transdonitaj tra generacioj de instruistoj kaj metilernantoj, aŭ nur inter familianoj. La glazuro estas aplikata al bakita argila vazo, kiu poste estas bakita denove en ripeta ciklo de ses fazoj de varmigo kaj malvarmigo, kie precizaj temperaturoj multe gravas, aŭ troa aŭ nesufiĉa bakado difektos la produktaĵon. Spertaj celadonaj metiistoj zorge kontrolas ĉiun fazon per termometro kaj observado de la koloroj de la flamo, kiu atingas temperaturojn ĝis 1 310 gradoj. La fina produkto povas havi du stilojn. La celadono vokita"pli aĝa frato" havas nigran finpoluron kun kraketa efiko, dume tiu de la "pli juna frato" estas varieca, havante dikan, lavend-grizan kaj prunverdan finpoluron. Kun sia subesta jad-simila verda koloro, Longquan-celadonaĵo estas aprezata kiel majstroverka arto, kiu ankaŭ povas servi kiel familiaj posedaĵoj transdonitaj inter generacioj. Ĝi estas fiera simbolo de la kultura heredaĵo de la metiistoj, la urbo Longquan kaj la ĉina nacio.










Redaktoro: Xie Ruifeng






























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Mi spertis tradician vestaĵon de Chu-regno! - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat