Granda Kanto de dong-a etno

BY:Xie RuifengSeptember 28, 2025

Populara diraĵo inter la popolanoj de dong-a etno en la provinco Guizhou en sudokcidenta Ĉinio estas:"Rizo nutras la korpon kaj kantoj nutras la animon." Ilia tradicio transdoni kulturon kaj scion per muzikaĵoj estas entenata en la Granda Kanto de la etno. La Granda Kanto estas plurparta kantado ludata sen instrumenta akompano aŭ gvidanto. La repertuaro inkludas gamon da ĝenroj kiel baladoj, infankantoj, salutkantoj kaj imitaj kantoj, kiuj testas la virtuozecon de la kantantoj en imitado de la sonoj de bestoj. Instruitaj de majstroj al ĥoroj de disĉiploj, la Grandaj Kantoj estas ludataj formale en la tamburturo, la grava loko por ritoj, distro kaj kunvenoj en dong-a vilaĝo, aŭ pli spontanee en hejmoj aŭ publikaj lokoj. Ili konsistigas la enciklopedion de la etno, rakontante la historion de la popolo, laŭdante ilian kredon je la unueco de homoj kaj naturo, konservante sciencan scion, esprimante sentojn de romantika amo kaj antaŭenigante moralajn valorojn kiel respekton al pliaĝuloj kaj najbaroj. Granda Kanto estas vaste ludata hodiaŭ, ĉiu vilaĝo montras sian lertecon pri diversaj ĥoroj dividitaj laŭ aĝo kaj foje sekso. Krom disvastigo de ilia vivstilo kaj saĝo, ĝi restas decida simbolo de la dong-etna identeco kaj kultura heredaĵo.








Redaktoro: Xie Ruifeng





























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Mi spertis tradician vestaĵon de Chu-regno! - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat