Ujgura Mukam de Xinjiang, Ĉinio

BY:Xie RuifengSeptember 25, 2025

La ujgura Mukam (angle Muqam) estas la ĝenerala termino por diversaj rilataj praktikoj disvastigitaj inter la ujguraj komunumoj, kiuj formas unu el la plej grandaj etnaj malplimultoj de la Ĉina Popola Respubliko. Tra sia historio, Xinjiang estis markita de kultura interŝanĝo inter Oriento kaj Okcidento, precipe pro ĝia centra loko laŭ la Silka Vojo.






La ujgura Mukam inkluzivas kantojn, dancojn, popolan kaj klasikan muzikaĵojn kaj karakteriziĝas per diverseco de enhavo, muzik-stiloj kaj instrumentoj. La kantoj varias laŭ popolaj komunumoj, kaj estas prezentitaj sole aŭ grupe. La kantoteksto enhavas ne nur popolajn baladojn, sed ankaŭ klasikajn poemojn skribitajn de ujguraj majstroj. Tiel, la kantoj reflektas vastan literaturan enhavon kaj socian vivon, kiel poezio, proverboj kaj popola rakonto, atestante la historion kaj nuntempan vivon de ujguroj. Por Mukam, la ĉefaj instrumentoj estas faritaj el lokaj materialoj kaj varias laŭ formo (ili povas esti arĉkordaj, plukitaj aŭ blovinstrumentoj). La danckapabloj implikas unikajn paŝojn, ritmojn kaj socivivajn formaciojn kiel florkolektado per la buŝo, bovloportado surkape kaj imitado de bestoj en soloaj dancoj. La ujgura Mukam evoluigis kvar ĉefajn regionajn stilojn, nome la Dek Du Mukam, Dolan-a Mukam, Turpan-a Mukam kaj Hami-a Mukam.


Hodiaŭ, komunumaj festoj, en kiuj ĉiuj partoprenus en Mukam, okazas malpli ofte. La respondeco transdoni la tradicion al novaj generacioj de praktikantoj falis sur la ŝultrojn de profesiaj artistoj de la juna generacio.


Redaktoro: Xie Ruifeng





























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Xi Jinping aŭskultis laborraporton de partia komitato kaj registaro de Xinjiang - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat