La kirgiza etno vivas en la okcidenta parto de Xinjiang de Ĉinio, la kirgizoj fieras pri sia deveno de la heroo Manas, kies vivo kaj idaro estas registritaj en unu el la plej konataj verkoj de ilia parola tradicio: Manas-epopeo. Manas-epopeo tradicie estas kantata sen muzika akompano, kaj la epopeaj prezentadoj ordinare okazas ĉe sociaj kunvenoj, komunumaj festadoj, ceremonioj kiel geedziĝoj kaj funebroj ktp. Regionaj varioj de la epopeo abundas, sed ĉiuj el ili karakteriziĝas per koncizaj kantotekstoj kun frazoj, kiuj nun trapenetras la ĉiutagan lingvon de la popolo, per melodioj adaptitaj al la rakonto kaj roluloj, kaj per viglaj paraboloj. La longa epopeo registras ĉiujn gravajn historiajn eventojn de plej granda graveco por la kirgiza popolo kaj kristaligas iliajn tradiciojn kaj kredojn. La kirgizo en Ĉinio kaj la najbaraj centraziaj landoj Kirgizio, Kazaĥio kaj Taĝikio rigardas Manas-epopeon kiel ŝlosilan simbolon de sia kultura identeco kaj la plej gravan kulturan formon por publika distro, konservado de historio, kaj transdono de scio al la junaj generacioj kaj alvoko de bonŝanco. Kiel unu el la tri gravaj epopeoj de Ĉinio, ĝi estas kaj elstara arta kreaĵo kaj parola enciklopedio de la kirgiza popolo.






Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
