Xi Jinping vizitis reprezentantojn de diversaj rondoj de Xinjiang

BY:Xie RuifengSeptember 24, 2025


Posttagmeze de la 23-a de septembro Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, vizitis reprezentantojn de diversaj etnogrupoj de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono kaj esprimis sincerajn salutojn kaj bondezirojn al diversetnaj popolanoj de Xinjiang nome de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, dezirante, ke ĉiuj solidarece klopodu por pli bone konstrui belan Xinjiang dum la ĉina modernigo.


Xi Jinping salutis al la reprezentantoj kaj afable interparolis kun ili. Krome, li ankaŭ renkontiĝis kun respondeculoj de la aŭtonoma regiono, koncernaj departementoj kaj diversaj urboj, membroj de gvidantaroj de la Xinjiang-a Produkta kaj Konstrua Korpuso, reprezentantoj de kadroj subtenantaj Xinjiang, reprezentantoj de juraj kaj policaj oficistoj, patriaj reprezentantoj de religiaj rondoj kaj reprezentantoj de baznivelaj religiaj laboraj kadroj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng


























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Xinjiang: 70-jara evoluado favoras ĉiujn etnajn popolamasojn - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat