Akupunkturo kaj mokso estas kurac-rimedoj de tradicia ĉina medicino vaste praktikataj en Ĉinio. La du terapioj estas ankaŭ troveblaj en regionoj de sudorienta Azio, Eŭropo kaj Ameriko. La teorioj pri akupunkturo kaj mokso asertas, ke la homa korpo agas kiel malgranda universo konektita per kanaloj, kaj per fizika stimulo al ĉi tiuj kanaloj la praktikisto povas antaŭenigi la memreguligajn funkciojn de la homa korpo kaj alporti sanon al la paciento. Ĉi tiu stimulo implikas la bruligadon de mokso (artemizio) aŭ la enmeton de pingloj en punktojn sur la kanaloj, kun la celo restarigi la ekvilibron de la korpo kaj preventi kaj trakti malsanojn. En akupunkturo, pingloj estas elektitaj laŭ la individua stato kaj uzataj por piki kaj stimuli la elektitajn punktojn. Mokso kutime dividiĝas en rektan kaj nerektan mokson, moksokonusoj estas metitaj rekte sur punktojn, moksobastonetoj estas tenataj je iu distanco de la korposurfaco por varmigi la elektitan areon. Moksokonusoj kaj moksobastonoj estas faritaj el sekigitaj artemiziofolioj. Akupunkturo kaj mokso estas instruataj per vorta instruado kaj demonstraĵo, transdonitaj per majstro-disĉiplaj rilatoj aŭ tra membroj de klano. Nuntempe, akupunkturo kaj mokso ankaŭ estas transdonitaj per formala akademia edukado.







Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
