La ĉina tradicio de kantona opero (Yueju) kombinas han-etnajn oper-tradiciojn kaj kantonan dialekton. Enradikiĝinta en la regionoj de Guangdong kaj Guangxi en sudorienta Ĉinio, la kantona opero karakteriziĝas per kombinaĵo de kordaj kaj frapaj instrumentoj, kun kompleksaj kostumoj kaj vizaĝ-pentrado. Ĝi ankaŭ inkluzivas akrobataĵojn kaj batalartojn uzante realajn armilojn. Por ludi ĝian centran rolon estas postulata lerteco en kaj kantado kaj batalado. Ĝi evoluigis riĉan repertuaron de rakontoj, kiuj varias de historiaj epopeoj ĝis pli realismaj priskriboj de la ĉiutaga vivo. Kiel grava formo de distro, la opero ankaŭ estas, en iuj kamparaj komunumoj, kombinita kun ceremoniaj, religiaj kaj ofer-elementoj en spiritan vivon de arto kaj kutimo. Kantona opero estas populara tra Ĉinio kaj liveras kulturan ligon inter kantonlingvaj parolantoj en la lando kaj eksterlande. Hodiaŭ, la tradicio estas transdonita al novaj artistoj per kaj teatraj lernejoj kaj metilernaj programoj.










Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
