La 12-an de septembro la 2-a Premio de Ora Granda Pando, kunaranĝita de la Ĉina Federacio de Literaturaj kaj Artaj Rondoj kaj la registaro de la provinco Sichuan, oficiale malfermiĝis en Chengdu, ĉefurbo de la provinco.
La premio, kun granda pando kiel kultura simbolo, estas internacia kultura premio por filmo kaj televid-programo. Ĝi okazas ĉiun duan jaron. La ĉi-jara premio kun la temo "renkontiĝi kun lumo kaj ombro, rendevui kun beleco kaj ĉarmo" aranĝis programojn kiel kulturan forumon, amuzvesperon kaj la nokton de ora granda pando. Estas ankaŭ tri flankaj eventoj "spekti filmojn kune", "pandoj kondukas vin al la mondo" kaj "vizaĝ-al-vizaĝe kun pandoj". Oni faris tutmondan kolektadon de filmetoj kaj bildoj por ekspozicio. Entute 707 verkoj estis ricevitaj el la tuta lando. Oni invitis profesiajn fakulojn por fari la juĝadon, kaj 30 verkoj estis elektitaj, inter kiuj dek estis premiitaj.
La celo de la evento estas konstrui malferman, profesian kaj efikan platformon kun scenaroj kiel ligilo, stimuli kreivan viglecon, kulturi novajn talentulojn en tiu kampo, trovi altkvalitajn materialojn kaj scenaristojn, helpi la pliprofundan integriĝon de kulturaj entreprenoj kaj rilataj industrioj, kaj antaŭenigi la altkvalitan disvolviĝon de la filma industrio.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat