Nova teknologio formas estontecon de pudong-a flughaveno en Ŝanhajo

BY:BUI HAI MUNGSeptember 12, 2025

de BUI HAI MUNG



Ĉefpordego de internacia aviado en Ĉinio


Kiel la plej granda aera enirejo de Ĉinio, la Internacia Flughaveno de Pudong en Ŝanhajo ne nur funkcias kiel centro por pasaĝera kaj karga transito, sed ankaŭ fariĝis vitrino por montri la teknologian kapablon kaj la tutmondan konkurencivon de la urbo. En la unuaj ok monatoj de 2025, la flughaveno jam servis pli ol 25 milionojn da en- kaj elirantaj pasaĝeroj, kio signifas kreskon de 20.73% kompare kun la sama periodo pasintjare. Nur la nombro de internaciaj transitaj pasaĝeroj jam atingis preskaŭ 3.4 milionojn, la historian rekordon. Tiuj ciferoj klare montras la kreskantan allogon kaj la strategian rolon de Pudong sur la monda aviadmapo. Krom teknologio, la pozicio de Ŝanhajo en la tutmonda aviada reto ankaŭ estas neanstataŭigebla. Pri la avantaĝoj de Ŝanhajo en internacia transitado, la reprezentanto de loka dogano klarigis: "Unue, Ŝanhajo havas favoran komercan medion, kiu ebligas liveri alt-efikajn transitajn servojn. Due, ĝi posedas apartan geografian lokon. Trie, la flughavenoj de Ŝanhajo disponas pri riĉaj flugliniaj rimedoj, kaj ĝi estas unu el la malmultaj urboj en la mondo kun la avantaĝo 'du flughavenoj en unu urbo'."


"Cifereca saĝeco" en dogana kontrolo


Unu el la plej rimarkindaj iniciatoj en Pudong estas la projekto pri tiel nomata "inteligenta dogano". La komanda centro por pasaĝera inspektado funkcias kiel "cifereca cerbo", kiu integras tri kernajn teknikojn, ili estas kontraŭkontrabanda tekniko, san-kvaranteno kaj operacia kontrolo. Ĉi tiu sistemo kombinas datumbazojn pri pasaĝer-informoj, vizaĝ-rekonajn algoritmojn kaj skanajn aparatojn por rapide identigi riskojn, celi suspektatajn pakaĵojn kaj sekvi ilin. Samtempe, granda modela datuma modulo generas planeojn por epidemia monitorado de flugoj, kio helpas kuracistojn ĉe dogano aktive taksi riskojn kaj aranĝi koncernajn rimedojn. Surbaze de la granda datuma platformo, oni povas atingi situacian kontrolon en unu ekrano, kio ebligas unuecan gvidadon kaj efikan decidadon.


Akcelilo por aŭtomata impost-repago


Ŝanhajo estas inter la unuaj urboj en Ĉinio se temas pri aŭtomata impost-repago por eksterlandaj turistoj. En la unuaj ok monatoj de 2025 oni jam prilaboris pli ol 86 800 petojn, kio estas kresko je 1.82 obloj kompare kun la pasinta jaro, kun la totala sumo de repagoj atingante 2.03 miliardojn da juanoj, kreskis je pli ol 91.9%. La dogano de Ŝanhajo enkondukis plurajn novajn paŝojn por plirapidigi la procezon, interalie pligrandigante la memservajn fenestrojn kaj aplikante QR-kodojn sur speciale sigelitaj pakaĵoj por anstataŭi la tradician manan kontrolon. Tiuj solvoj mallongigis la tempon de prilaborado kaj faris la sperton de "aĉeto -- kontrolo -- repago" pli flua.


La reprezentanto de la dogano diris: "Ni celas konstrui Ŝanhajon kiel la ĉefan cellokon por internaciaj vizitantoj, kie oni povas aĉeti, kontroli kaj ricevi repagon en unu kompleta, travidebla kaj oportuna sperto."


Iu turisto el Rusio dividis sian impreson post provado de la memserva rabatsistemo: "Mi trovis, ke la proceduro en la flughaveno estas tre simpla. En unu aŭ du minutoj mi povas fini la tutan procezon sen helpo de iu doganisto. En Rusio ni ankoraŭ ne havas tiel oportunan aŭtomatan sistemon, do la sperto en Ŝanhajo vere impresis min."


Tia atesto klare montras kiel teknologio estas aplikata por servi homojn, levi la kontentigan nivelon de vojaĝantoj kaj altiri pli da internacia konsumo en la urbo.


Inteligenta infrastrukturo por kargotransito


Krom la pasaĝera servo, Pudong registris ankaŭ rimarkindan progreson en la karga transito. Ekde junio 2025, la kvanto de internaciaj transitaj varoj rompis rekordojn dum tri sinsekvaj monatoj, atingante 17 000 tunojn en la unuaj ok monatoj, kio signifas 153%-an kreskon. Ĉi tiu salto fariĝis ebla danke al la modelo "centro+kampo", kiu konektas datumojn en reala tempo por permesi senpaperan kaj preskaŭ tujan doganan aprobon. La tiel nomataj "kamion-flugoj", kiuj konektas 26 internaciajn flughavenojn tra la lando, vastigis la loĝistikan reton kaj plifortigis la pozicion de Pudong kiel koran nodon por kargotransporto.


Vojo al kompleta internacia aviada centro


Per konstanta novigo, de inteligenta dogano ĝis aŭtomata impost-repago kaj moderna transit-sistemo por varoj, la Internacia Flughaveno de Pudong klare staras kiel kompleta tutmonda aviada centro. Ĝi ne nur konektas pasaĝerojn kaj varojn, sed ankaŭ montras la strategion de Ŝanhajo krei travideblan, oportunan kaj allogan komercan medion por la tuta mondo.


















<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;"><span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Lerni de historio kaj antaŭenigi plurflankismon - esperanto.china.org.cn</span></span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat