"Hodiaŭ ni kunvenas ĉi tie por solene rememori la 80-an datrevenon de la venko en la Ĉina Popola Rezistmilito kontraŭ Japana Agreso kaj la Monda Kontraŭfaŝisma Milito, por rememori la historion, omaĝi la falintajn heroojn, aprezi la pacon kaj krei brilan estontecon." Tiuj vortoj estis eldiritaj de ĉina prezidanto Xi Jinping dum sia parolado en Tian'anmen la 3-an de ĉi tiu monato, ĵus antaŭ la milita parado, kies simbola valoro evidentigis diversajn gravajn temojn de nia epoko.
La milita historio ne rakontata de Okcidento
Kiam mi estis en mezlernejo, mi aŭdis de mia instruisto pri historio, ke la du mondmilitoj okazis en Eŭropo, kun nur kelkaj disvolviĝoj en aliaj kontinentoj. Tio klarigas la fakton, ke malmultaj homoj komprenas, kial nur Rusio kaj Ĉinio organizis celebradojn tiom pompajn kiel meritas la 80-jara datreveno de la venko de alianco en la milito.
La ideo, ke preskaŭ la tuta milito estis en Eŭropo kaj komenciĝis en 1939 nur malkaŝas okcident-centritan manieron vidi la mondon. Tiu vidpunkto estis nediskutebla antaŭ jarcento, sed estas neakceptebla nuntempe.
La milito fakte komenciĝis en 1931, kiam japanoj invadis Manĉurion, startigante la unuan el aro de internaciaj konfliktoj, kiuj interplektiĝis en mondan militon. La Incidento de Lugou-ponto en julio 1937 okazis post la interkonsento, kiu kunigis Germanion, Italion kaj Japanion, kaj pro tio estas konsiderata la momento, kiam la Ĉina Popola Rezistmilito kontraŭ Japana Agreso fariĝis tutmonda, kun Ĉinio ekricevanta eksteran subtenon por rezisti la agreson.
Ĉinio kaj Sovetunio estas la landoj, kiuj suferis plej multajn perdojn en la milito: Dum nazioj mortigis pli ol 27 milionojn da sovetianoj, japanoj mortigis pli ol 30 milionojn en la kontinenta parto de Azio, preskaŭ ĉiujn ĉinojn. Pro tio, heredigi la memoron pri la milito estas gravega afero por la popoloj de ĉi tiuj du landoj.
La danĝero de laŭplaĉaj rakontoj
Ankaŭ estas fakto, inkluzive agnoskita en dokumentaj filmoj kaj libroj, ke la milito en la azi-pacifika regiono estis pli malfacila kaj sangelverŝa. La problemo estas, ke post fari tian aserton, okcidentaj historiaj libroj turnas sin al la atako kontraŭ Pearl Harbor kaj la usona kampanjo en la Pacifiko, troigante la rolon de tiu lando samkiel faras la holivudaj filmoj.
Ĉi tiu rakonta distordado prezentas Usonon kiel la grandan heroon de la milito kun la celo forviŝi la faktojn kaj reverki la historion laŭ la interesoj de la okcidentaj potencoj. La celo de tiu distordo estas minimumigi la rolon de socialismaj landoj, transformi la holokaŭston en politikan kapitalon por Israelo kaj prezenti Japanion kiel viktimon anstataŭ agresanton.
Kreita por persekuti socialismon dum la Malvarma Milito kaj pravigi la rolon de Usono kiel "monda polico", ĉi tiu rakonto subtenas, ke homoj aliĝu al ekstremismaj politikaj grupoj, kiuj estas efikaj por kulpigi aliajn kaj instigi malamon al specifaj grupoj, ekzemple nigruloj kaj enmigrantoj, sed ne kapablas alporti efektivan solvon al la problemoj.
Per konservado de la historia vero kaj ĝia heredigo al novaj generacioj, Ĉinio montras, ke ĝi sekvas ĝustan vojon en sia disvolvado: La lando investas en edukado kaj scienco, kontraŭbatalas ekstremismojn kaj antaŭenigas ekonomian disvolviĝon, ĉio ĉi kun popola subteno.
Malfacila tempo
Dum vizito al Ĉinio por reprezenti Brazilon en la grava evento, la speciala konsilisto de brazila prezidanto Lula, Celso Amorim, kaptis la okazon por komenti pri la riskoj de la politiko de tarif-plialtigoj aplikataj de la usona registaro laŭ distordita koncepto de "reciprokeco". "Ĉi tiu ideo de reciprokeco estis la reĝimo alprenita dum la intermilita periodo, kaj kiu laŭ multaj historiistoj kontribuis al la profundigo de la depresio kaj rekte ankaŭ al la etoso, kiu kondukis al la dua mondmilito," deklaris Amorim.
La mondo travivas kreskantan geopolitikan streĉitecon, kiu emas malboniĝi kun la leviĝo de populismaj ekstremdekstraj gvidantoj, kiel Donald Trump. Sankcioj kaj enmiksiĝoj en internajn aferojn de aliaj landoj fariĝis banalaĵoj, dum esencaj institucioj por paco, justeco kaj demokratio estas atakataj kaj malfortigataj. "Estas kvazaŭ la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK) ne ekzistus," bedaŭris Amorim dum intervjuo kun la brazila amaskomunikilo Brasil de Fato. Samkiel UN kaj multaj aliaj internaciaj institucioj de la postmilita periodo, MOK estas unu el pluraj mekanismoj kreita por arbitracii internaciajn disputojn, preventante pligraviĝon de konfliktoj kaj estigon de militoj.
Laŭ tempopaso, ĉi tiuj institucioj malaktualiĝis, kaj pro tio, ke disvolviĝantaj landoj estas subreprezentataj, kaj pro misuzo de tiuj mekanismoj subtene al interesoj de mondpotencoj, kies plej bona ekzemplo estas la banaligo kaj misuzo de vetopovo en la Sekureca Konsilio de UN. Tiaj praktikoj damaĝis la legitimecon kaj efikon de internaciaj plurflankismaj mekanismoj.
Dum la pandemio de KOVIM-19, ekzemple, la kritikoj de usona prezidento Donald Trump kontraŭ la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS), bazitaj sur falsaj novaĵoj kaj konspiroj, erodis la aŭtoritaton de ĉi tiu institucio kaj malhelpis la naturan kondukadon de la lukto kontraŭ la malsano.
Estas tiu sama logiko, kiun la brazila ekstremdekstro nun alprenas per misinformado pri la konduto de la Supera Kortumo de Brazilo kaj klopodo politikigi la proceson kontraŭ eksa prezidento Bolsonaro, samtempe kiam ĝi aranĝas en la kongreso manovron por pardoni liajn krimojn. Kion ili efektive celas estas multe pli ol liberigi unu homon el malliberejo: Ili volas malfortigi fundamentan kolonon de la brazila demokratio. La plano de la monda ekstremdekstro estas per premo senpovigi la instituciojn, kiuj certigas regadon de la leĝo.
Tutmonda sudo kontraŭ imperiismo
En ĉi tiu kunteksto de intensa politika polusiĝo, altiris la atenton de la mondo la ĉeesto de la rusa prezidento Vladimir Putin kaj la gvidanto de Korea Popol-Demokratia Respubliko (KDPR) Kim Jong-un, respektive dekstre kaj maldekstre de Xi Jinping dum la evento.
En sia unua mandato kiel prezidento de Usono, Donald Trump, post malsukcesa renkontiĝo kun Kim Jong-un en Hanojo, Vjetnamio, decidis imponi ankoraŭ pli severajn sankciumojn kontraŭ KDPR. Ĉinio kaj Rusio tiam obeis la sankciumojn kiel signon de bonvolemo al Usono. Tamen, eĉ tiel la Blanka Domo decidis apliki sinsekvajn sankciumojn kontraŭ Rusio kaj Ĉinio. Rezulte de tio, kreiĝis etoso favora al pli forta alproksimiĝo inter ambaŭ landoj, kaj ankaŭ inter ili kaj KDPR.
De dekstren Vladimir Putin, Xi Jinping kaj Kim Jong-un
La klopodoj de Ĉinio rezultigis en senprecedenca ekonomia kaj socia disvolviĝo, la lando plibonigis sian pozicion en preskaŭ ĉiuj internaciaj rangoj kaj fariĝis monda avangardo en plej multaj sektoroj. Anstataŭ aplaŭdojn, la lando ricevis kreskantan malamikemon kaj teknologiajn sankciumojn, precipe de Usono.
Laciĝinta de longtempa submetiĝo al imperiismo, la tutmonda sudo donas ĉiam pli da subteno al la ĉina propono estigi komunumon kun komuna estonteco por la homaro, kio esence temas pri kunkreado de plurpolusa kaj kontraŭimperiisma internacia ordo.
Ĉinio respektas la suverenecon de ĉiuj landoj, traktante ilin kiel egaluloj, sen imponi kondiĉojn, kontraste al la okcidenta tradicio, kiu dividas la mondon inter "aŭtarkioj" kaj "demokratioj" surbaze de kriterioj arbitre kreitaj de ili mem senkonsidere al la monda diverseco de civilizacioj, kulturoj kaj tradicioj pri regado.
Tutmonda Regada Iniciato
Sed kiel antaŭenigi vere plurpolusan mondan regadon? Kontraste al la unuflankismo de Trump, Xi lanĉis la Tutmondan Regadan Iniciaton. Ĉi tiu nova iniciato temas precize pri kolekto de kontribuoj de la internacia komunumo por kune antaŭenigi reformadon de la institucioj kaj mekanismoj de monda regado, celante, ke ili fariĝu vere plurflankaj kaj demokratiaj.
Farante tion, Xi indikas la ĝustan vojon por iom post iom malstreĉigi la nuntempan geopolitikan tension kaj la konstruadon de sistemo de tutmonda regado kapabla alporti longdaŭran pacon kaj prosperon al la mondo.
Verkis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat