Lujiazui, financa koro de Ŝanhajo kaj la tutmonda perspektivo

BY:BUI HAI MUNGSeptember 11, 2025


Ĉiuj scias, ke Novjorko estas la financa centro de Usono, kaj Londono estas la financa centro de Britio. Do, ĉu vi scias, kie estas la financa centro de Ĉinio?


Financa pozicio de Pudong



Situante ĉe la orienta bordo de la rivero Huangpu, Lujiazui estas nomata "la financa koro" de Ĉinio. Sur areo de nur iom pli ol 31 kvadrataj metroj, tie kolektiviĝas preskaŭ 50 000 entreprenoj, el kiuj pli ol 8 000 estas financaj firmaoj ĉinaj kaj alilandaj. La nubskrapuloj kiel la Ŝanhaja Turo, Jinmao-turo kaj la Monda Financa Centro de Ŝanhajo ne nur formas brilantan urbosilueton, sed ankaŭ atestas la staturon de internacia financa centro en forta leviĝo.


De malnova haveno al nacia financa centro


Antaŭ 35 jaroj, Lujiazui estis nur haveno, magazen-areo kaj malnova loĝkvartalo. En 1990, la ĉina registaro decidis starigi la Novan Disvolvan Zonon de Pudong, kio malfermis epokon de reformado kaj modernigo. Lujiazui estis elektita kiel kerna financa centro, eksperimentejo por pioniraj politikoj. Paŝo post paŝo, oni vidis miraklojn: En 1994 aperis la turo Orienta Perlo, markante la unuan transformon; en 1999 finiĝis la Jinmao-turo, poste sekvis la Monda Financa Centro kaj la Ŝanhaja Turo alta je 632 metroj, kiuj fariĝis simboloj de la nova ekonomia povo. Ene de nur 30 jaroj, Lujiazui transformiĝis de nuda tereno al unu el la ĉefaj financaj centroj de Azio.


Ekonomia amplekso kaj gravaj kontribuoj



Hodiaŭ, Lujiazui ne nur estas la ekonomia centro de Ŝanhajo, sed ankaŭ funkcias kiel lokomotivo por la tuta ĉina ekonomio. Ĝia MEP superas 600 miliardojn da juanoj, kun areo okupante nur 0.5% de Ŝanhajo kaj 2.6% de Pudong, tamen ĝi kontribuas preskaŭ 14% de la MEP de la urbo kaj 40% de tiu de Pudong. La financa sektoro estas la ĉefa forto, kun subteno de informa teknologio, komercaj servoj, profesiaj servoj kaj maraj servoj. Ĉi tie koncentriĝas tutmondaj financaj institucioj: 70% de eksterlandaj aktivaĵ-mastrumaj firmaoj, 40% de eksterlandaj bankoj kun jura personeco, 40% de eksterlandaj valorpaperaj kompanioj, 55% de tute eksterlandaj publikaj fondusoj... Preskaŭ ĉiuj eksterlandaj bankoj kaj asekuroj en Ŝanhajo lokiĝas ĉi tie. Krom financo, Lujiazui ankaŭ forte kontribuas al internacia komerco, profesiaj servoj, mara transporto kaj loĝistiko. Ĝis nun, la entreprenoj en la regiono kreis centmilojn da altkvalitaj laborpostenoj, akcelante la disvolvadon de tuta Pudong. Tiel, Ŝanhajo fariĝis la plej granda ekonomia centro de Ĉinio, kun MEP en 2024 superanta 5.392 miliardojn da juanoj, kio egalas al preskaŭ 4% de la landa totala.


Abunda homa kapitalo kaj kultura diverseco


La sukceso de Lujiazui ne apartiĝas de altkvalita homa rimedo. Nun, tie laboras ĉirkaŭ 550 000 personoj, el kiuj triono estas eksterlandanoj aŭ ĉinaj studentoj, kiuj lernis en aliaj landoj, en la kampoj de financo, juro, konsilado kaj teknologio. Ekde 2016, la loka administracio praktikigis politikojn por altiri fakulojn el bankoj, jurfirmaoj, konsilaj grupoj al la publika administrado. Tio igis la ŝtatan aparaton pli profesia kaj proksima al la merkato.



Krom la laborfaktoro, Lujiazui ankaŭ konstruas modernan vivmedion. Jam pli ol 24 projektoj pri renovigo de konstruaĵoj efektiviĝis, inkluzive de anstataŭigo de malnovaj liftoj, plibonigo de verda spaco kaj konstruado de inteligentaj konstruaĵoj. La celo estas konstrui ne nur efikan laborejon, sed ankaŭ loĝindan urbareon, kie eksterlandaj fakuloj kaj oficejaj dungitoj povas establi komfortan vivon.


Komparo kun tutmondaj financaj centroj


Kompare kun Novjorko, Londono aŭ Hongkongo, Lujiazui ankoraŭ estas juna. Tamen ĝia forto kuŝas en unika kombino: Eksterordinara rapideco de disvolvo, fleksebla politik-testado, kaj vasta enlanda merkato. Se Novjorko estas la tradicia financa ĉefurbo kun Wall Street, Londono famas pro sia jura sistemo kaj Hongkongo pro longa internaciigo, tiam Lujiazui elstaras per sia rekta ligo al la disvolva strategio de lando kun pli ol 1.4 miliardoj da loĝantoj. Tiu kombino faras Lujiazui "la financa centro de la 21-a jarcento". Ĉi tie, entreprenoj ne nur aliras kapitalan merkaton kaj financajn servojn, sed ankaŭ povas utiligi la potencon de novigo -- de nova energio, artefarita intelekto ĝis elektronika komerco.


Faktoroj de sukceso



La leviĝo de Lujiazui ne estas hazarda. Zhu Haidong, vicdirektoro de la Administra Komitato de Lujiazui, klarigis la kialojn de la sukceso. Unue, la forta entreprena bazo kun preskaŭ 50 000 kompanioj kreas grandan kaj diversan internan merkaton, stimulante konkuradon kaj kreemon.


Due, la profesia homa rimedo igis Lujiazui loko de altkvalitaj servoj. La kuraĝaj reformadoj de la administracio, kiuj enkondukis merkatajn fakulojn en la publikan administradon, favoris konsenton kaj efikan kunlaboron inter publika kaj privata sektoroj.


Trie, Lujiazui profitas de pionira politika medio. Kiel parto de la Libera Komerca Zono de Ŝanhajo, ĝi rajtas testi multajn novajn politikojn -- pri internacia financo, komerca servo, eksterlanda valuta mastrumado. Tiuj politikoj altiras ne nur eksterlandajn entreprenojn, sed ankaŭ helpas enlandajn firmaojn iri al la mondo.


Fine, la vivkvalito kaj kultura diverseco estas grandaj avantaĝoj. En Lujiazui oni povas labori tage en modernaj nubskrapuloj kaj vespere rapide ĝui la ekologian spacon en la ĉirkaŭaĵo de Pudong. Tiu ekvilibro donas al la loko neimageblan allogecon por internaciaj fakuloj.


Komentoj de internaciaj investantoj


S-ro Bertrabd Régbuer, tutmonda respondeculo pri la komerca reto de Ernst & Young (EY) en Eŭropo, dividis la kialon elekti Ŝanhajon kaj ĝenerale Ĉinion kiel celon de eksterlandaj investantoj:


"Por Ŝanhajo, la urbo konsistigas ĉirkaŭ 25% de la eksterlanda investokapitalo en Ĉinio, kaj estas la unua regiono konsiderata favora por investado kaj komercado. Ŝanhajo ne nur estas facile atingebla, sed ankaŭ havas travideblan medion, amikan al internaciaj investantoj. La urba registaro ĉiam ludas la rolon de pontligilo inter lokaj kaj tutmondaj entreprenoj, kio faciligas kunlaboron kaj reciprokan komprenon. Krome, multaj el niaj internaciaj klientoj jam ĉeestas en Ĉinio de jardekoj; iuj entreprenoj restas en la lando dum 50-60 jaroj, eĉ antaŭ la pordmalfermo de Ĉinio. Tio montras, ke longtempa perspektivo, partnereco kaj reciproka respekto estas la ŝlosiloj. En la kunteksto de kompleksa tutmonda geopolitiko, la stabileco kaj prognozeblo de Ĉinio estas des pli aprezataj de investantoj. Plie, Ĉinio ĉiam subtenis politikon de malfermo kaj daŭre estas grava celo por eksterlandaj investoj. Internaciaj kompanioj kun longtempa perspektivo rigardas Ĉinion kiel strategian merkaton, kie oni investas ne nur por la enlanda utilo, sed ankaŭ pro ĝia valoro en la tuta tutmonda strategia ĉeno."


S-ro Nakano Yosuke, ĉefdirektoro de ABeam-kompanio, ankaŭ komentis:


"Ŝanhajo ne nur estas la 'ĉefurbo de klientoj', ĉar multaj hejmaj kaj eksterlandaj kompanioj metas siajn ĉefsidejojn ĉi tie, sed ankaŭ estas 'altejo de talentoj'. Tial, por ni, Ŝanhajo estas samtempe loko por kontakti klientojn kaj por altiri talentojn. Kvankam antaŭ kelkaj jaroj nia industrio estis forte vundita de la pandemio, danke al la zorgema atento kaj la impostaj kaj financaj avantaĝaj politikoj, nia entrepreno rapide superis malfacilaĵojn kaj reakiris kreskon. Ni estas profunde dankemaj al la ĉina registaro pro ĝia konstanta zorgo kaj akompano al entreprenoj."


Defioj


Krom la elstaraj atingoj, Lujiazui ankaŭ frontas multajn defiojn. Unu el la plej grandaj estas la tutmonda konkurenco. Dum internaciaj financaj centroj kiel Hongkongo, Singapuro, Tokio aŭ Dubajo senĉese enkondukas favorajn politikojn por allogi talentojn kaj kapitalfluojn, Lujiazui devas trovi vojon por plifortigi sian allogecon. Krome, la ŝanĝiĝema tutmonda ekonomia ciklo alportas ne malgrandan riskon por la financaj kaj komercaj entreprenoj lokitaj tie.


Pri infrastrukturo, post pli ol 30 jaroj da disvolvado, multaj konstruaĵoj kaj laborejoj jam eniris fazon de maljuniĝo, postulante ampleksajn renovigojn. La loka registaro jam rimarkis ĉi tiun problemon kaj efektivigas dekojn da projektoj de "mikro-renovigo" por konstruaĵoj -- de anstataŭigo de liftoj, plibonigo de lumigaj sistemoj ĝis enkonduko de verdaj kaj inteligentaj teknologioj en laborejojn. Tamen ĉi tiu procezo postulas grandegajn kostojn kaj proksiman kunlaboron inter registaro kaj investantoj.


Alia defio estas la ekvilibro inter disvolvado kaj urba vivo. Dum ĉiam pli da entreprenoj, laborforto kaj loĝantoj fluas en la regionon, la premo al trafiko, loĝado, kuracado kaj medio pliiĝas. Konservi Lujiazui kiel areon laborebla-loĝebla postulas delikatajn urbanajn administrajn strategiojn, kovrante de infrastruktura planado, disvolvo de publika transporto ĝis konstruado de ekvilibra vivserva ekosistemo.


Por la estonteco


En nova etapo, Lujiazui celas fariĝi "super-haveno" de financo kaj ciferecigo tutmonde. La fokuso estas plu malfermi la kampojn de bankado, valorpaperoj, fonduso, asekuro, samtempe altiri internaciajn organizojn pri verda financo, daŭrigebla investo kaj translandaj kapitalaj merkatoj. Krome, Lujiazui konstruas ampleksan servoplatformon por entreprenoj "iri eksteren"; tipa ekzemplo estas la Pudong-servocentro por Eksterlandaj Entreprenoj, kiu jam kunlaboras kun 79 internaciaj organizoj.


Alia prioritato estas la disvolvo de Inteligenta Cifereca Haveno Lujiazui, utiligante artefaritan intelekton, grandajn datumojn kaj profesiajn servojn por akceli modernajn servajn industriojn kiel retaj sanzorgo, edukado kaj distra konsumo.


Samtempe, Lujiazui pliigas investoaltiron el Mezoriento kaj landoj laŭ la iniciato "La Zono kaj Vojo", instigante multnaciajn kompaniojn plilarĝigi sian esplorpovon surloke. Lujiazui ne nur volas esti la "Wall Street de Ĉinio", sed ankaŭ centro de tutmonda kunfluo de kapitalo, teknologio kaj novigo.


Alia ŝlosila punkto en la perspektivo estas krei verdan, inteligentan kaj loĝindan medion. Per la konstruado de ekologi-amikaj konstruaĵoj, disvolvo de verda transporto kaj diversigo de vivspacoj, Lujiazui celas esti ne nur tutmonda financa centro, sed ankaŭ loko, kie homoj povas vivi kaj labori daŭrigeble.


Ekzemplo por la mondo


Kiel eksterlanda  ĵurnalisto, je mia unua vizito al Lujiazui mi estis mirigita de la scenaro: La rivero Huangpu brile reflektas la lumojn de la nubskrapuloj. Ĉiu konstruaĵo ne nur estas arkitektura verko, sed ankaŭ viva atesto pri la miriga leviĝo de la areo, kiu antaŭ malpli ol kvar jardekoj estis simple aluvia tero. Sed kio restas en mia kapo ne estas nur la moderna ekstero, sed la sento pri kompleta ekosistemo: Loko, kie tutmondaj entreprenoj, oficejaj laboristoj, lokaj administrantoj kaj komunumoj kunekzistas harmonie. Por mi, Lujiazui estas kaj financa centro, kaj simbolo de la aspiro de Ĉinio en la 21-a jarcento.


La rakonto de Lujiazui alportas multajn valorajn spertojn al landoj, kiuj celas krei modernajn financajn centrojn. Unue, la sukceso montras, ke la strategia perspektivo de la registaro estas decida. Ligi Lujiazui kun naciaj projektoj kiel la Libera Komerca Zono, reformaj pilot-programoj aŭ strategio de ampleksa novigo donis solidan fundamenton por disvolvado. Due, Lujiazui pruvas, ke financa centro ne povas baziĝi nur sur kapital-fluoj, sed devas havi ekosistemon. Preskaŭ 50 000 entreprenoj de financo, mara transporto, profesiaj servoj ĝis internacia komerco kreis "arbaron", kie ĉiu elemento subtenas la alian. Ĉi tiu modelo estas referenco por aliaj landoj, kiuj volas konstrui daŭrigeblajn financajn areojn. Trie, la homa faktoro kaj kulturo estas ŝlosilaj. Altiri dekmilojn da internaciaj fakuloj, krei malferman kaj diversan viv- kaj labor-mediojn faris Lujiazui lokon, kie talentoj volas resti longtempe. Aliaj landoj povas lerni de la maniero, kiel Ŝanhajo ne nur konstruis turojn sed ankaŭ konstruis komunumon. Fine, la plej grava estas: Ekonomia disvolvado kaj plibonigo de vivkvalito ne estas kontraŭaj. Male, se saĝe kombinitaj, tiuj du faktoroj helpas unu la alian, kreante daŭrigeblan disvolvan ciklon.


Por landoj, kiuj volas krei novan financan ĉefurbon, Lujiazui estas viva pruvo.


Verkis: Bui Hai Mung


























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Xi Jinping sendis gratulmesaĝon al 25-a Ĉina Internacia Foiro por Investo kaj Komerco - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat