La Ekspozicia kaj Komerca Centro pri Importitaj Varoj de Hongqiao

BY:BUI HAI MUNGSeptember 10, 2025

La Ekspozicia kaj Komerca Centro pri Importitaj Varoj de Hongqiao (Hongqiao IP Mart) estas grava punkto en la internacia ekonomia strategio de Ŝanhajo. Kreita laŭ la modelo "6 tagoj + 365 tagoj", la centro ne nur etendas la efikon de la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE), sed ankaŭ fariĝis ampleksa komerca platformo, kiu kunligas varojn, entreprenojn kaj kulturojn el la tuta mondo.






La centro de Hongqiao posedas vastan spacon kun doganeja loĝistika centro, komercosperta centro kaj moderna oficejo kun ekspozicia areo. Tie kolektiviĝas pli ol 6 000 markoj el 120 landoj kaj regionoj, alportante pli ol 85 000 produktojn similajn al tiuj de ĈIIE. En 2024, la komerca valoro de la centro atingis 30 miliardojn da juanoj, montrante fortan allogon de ĉi tiu nova internacia komerca modelo.


Unu el la plej rimarkindaj trajtoj estas la diverseco de la fakaj sub-platformoj. La Internacia Kaf-haveno de Hongqiao kunigas centojn da entreprenoj el 60 landoj, konstruante blok-ĉenan spursistemon kaj partoprenis en la starigo de ĉinaj normoj. La Internacia Vin-kelo de Hongqiao gastigas mondfamajn markojn kiel Rothschild, Rémy Martin kaj Penfolds, kreante unikan scenon, kiu kombinas senperan gustumadon kun interreta komerco. Krome, la viv-elsenda bazo kun 60 studioj malfermas novan kanalon por rapide atingi konsumantojn, dum ĝi ankaŭ trejnas elektron-komercajn talentojn por partneraj landoj.






Plie, la centro celas evoluigi altnivelajn industriajn produktojn, novigajn medicinajn aparatojn kaj novajn teknologiajn kampojn. Kun ĉi tiu perspektivo, ĝi ne estas nur komerca centro, sed ankaŭ fenestro por novigo, internacia kunlaboro kaj daŭripova disvolviĝo.


Per la kunfando de ekspozicio, komerco, loĝistiko kaj trejnado, la centro fariĝis modelo de moderna internacia komerco, ludante gravan rolon en la konstruado de Ŝanhajo kiel tutmonda komerca centro kaj kontribuante al pli profunda ekonomia kunlaboro pere de la iniciato e-komerco laŭ la Silka Vojo.


Teksto kaj fotoj: Bui Hai Mung























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Xi Jinping sendis gratulmesaĝon al 25-a Ĉina Internacia Foiro por Investo kaj Komerco - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat