Ong-Chun-ceremonio

BY:Xie RuifengSeptember 10, 2025

Ong-Chun-ceremonio (Ong Chun/Wangchuan/Wangkang) estas ritoj kaj rilataj praktikoj por konservi la daŭrigeblan ligon inter homo kaj la oceano. Ĝi estas komune proponita de Ĉinio kaj Malajzio. La ceremonio jam enradikiĝis en popolaj kutimoj de adorado al Ong Yah, diaĵo, kiu supozeble protektas homojn kaj iliajn terojn kontraŭ katastrofoj. Evoluigita en la regiono de suda parto de Fujian-provinco de Ĉinio inter la dekkvina kaj deksepa jarcentoj, la elemento nun centriĝas en la marbordaj regionoj de la golfo Xiamen kaj la golfo Quanzhou, same kiel en la ĉinaj komunumoj en Melaka, Malajzio. Tiuj, kiuj mortis surmare, estas konsiderataj kiel bonaj fratoj, kiuj fariĝis solecaj, vagantaj animoj. La ceremonio komenciĝas per tio, ke homoj kolektiĝas ĉe la marbordo por bonvenigi Ong Yah al temploj aŭ haloj de komunumo, dum lampstangoj estas starigitaj por alvoki "bonajn fratojn" kaj liberigi ilin de turmento. Tiel, la elemento estas celebrata kiel farado de bonfaroj. Spektakloj gvidas la procesion kaj malfermas vojon por la barĝo de Ong Yah (ligna aŭ papera). Ĉi tiuj prezentadoj inkluzivas operojn, diversajn dancojn (inkluzive de drako- kaj leon-dancoj), pupteatraĵoj kaj similaj prezentadoj. La elemento elvokas la historian memoron pri la oceana vojaĝado de prapatroj, transformas sociajn ligojn, kiam ili alfrontas krizojn kiel ŝipvrakojn, kaj honoras la harmonion inter homo kaj la oceano. Ĝi ankaŭ atestas pri la interkultura dialogo inter komunumoj.









Redaktoro: Xie Ruifeng





























Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat