Ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis la BRICS-landojn kundefendi multflankismon kaj la multflankan komercan sistemon dum la virtuala BRICS-pintkunveno en Pekino la 8-an de septembro.
"En ĉi tiu ŝlosila momento, BRICS-landoj, kiel reprezentantoj de la tutmonda sudo, devas agi laŭ la BRICS-spirito de malfermeco, inkluzivigo kaj reciproke utila kunlaboro, komune defendi multflankismon kaj la multflankan komercan sistemon, antaŭenigi pli grandan BRICS-kunlaboron, kaj konstrui homaran komunumon de komuna estonteco," diris Xi Jinping.
"La historio diras al ni, ke multflankismo estas la komuna aspiro de la popolo kaj la ĝenerala tendenco de nia epoko," li diris, aldonante, ke multflankismo liveras gravan subtenon por mondaj paco kaj disvolviĝo.
(el ĈRI)
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat