Ĉinaj entreprenoj repripensas diversigon de provizĉeno ekster Ĉinio?

BY:BUI HAI MUNGSeptember 9, 2025

de BUI HAI MUNG


Dum la lasta jardeko, diversigo de provizĉeno ekster Ĉinio fariĝis direktilo por multaj ĉinaj entreprenoj, kiuj celas abundigi sian provizĉenon kaj eviti riskojn pro komercaj tensioj kun Usono. Sudorienta Azio, danke al siaj kostaj avantaĝoj, geografia situo kaj malfermitaj investpolitikoj, aperis kiel ideala celloko. Tamen, la ondo de produktada translokado al ĉi tiu regiono nun alfrontas novan defion: necerteco kaj kompleksaj tarif-politikoj de Usono -- precipe sub la regado de prezidento Donald Trump, kiu revenis al la Blanka Domo kun pli agresemajkomercaj politikoj.


De diversigo de provizĉeno eskter Ĉinio al dilemo


La reimposto de altaj tarifoj ne nur kontraŭas ĉinajn varojn, sed ankaŭ kontraŭas la eksportaĵojn de pluraj sudorient-aziaj landoj -- kiuj iam estis konsiderataj kiel "transita punkto" por ĉinaj entreprenoj -- tute ŝanĝis la planon. Se antaŭe Kamboĝo, Vjetnamio aŭ Indonezio estis realigeblaj alternativoj, nun ankaŭ ĉi tiuj landoj frontas tarifojn inter 19% kaj 40% por varoj eksportataj al Usono. Detale, la tarifoj de Trump en la regiono varias de minimumo de 10% por Singapuro ĝis maksimumo de 40% por Birmo kaj Laoso. Kamboĝo, Indonezio, Malajzio, Tajlando kaj Filipinoj suferas tarifojn de 19%. Vjetnamaj produktoj estas impostitaj je 20%. Dume, ĉinaj varoj estas tarifitaj je 30% dum la komerca "batal-paŭzo" (se aldoni ankaŭ la antaŭe truditajn tarifojn de la unua prezidenteco de Trump kaj aliaj akumulitaj impostoj, la entuta tarifo estas 55%). Ĉi tio malpliigas la motivadon de ĉinaj entreprenoj por vastigi fabrikojn en la regiono.


La kazo de Minyuan Footwear estas elstara ekzemplo. Ili siatempe konstruis fabrikon en Kamboĝo por servi la usonan merkaton, sed devis ĉesi, ĉar usonaj klientoj -- kiuj esence regas la valorĉenon -- ŝanĝis sian direkton pro tro rapidaj ŝanĝoj en tarifaj politikoj. Longtempaj investoj nun aspektas tro riskaj en tiom malstabila medio.


Alta kosto de translokiĝo


Multaj ĉinaj fabrikantoj, kiuj gvidis la disigon de produktado, nun revenas al sia hejmlando. Krom la tarifoj, esenca zorgo estas la alta translokiga kosto kaj la risko perdi regadon super la provizoĉeno. Por atingi sufiĉan lokan valoron kaj eviti esti konsiderataj kiel "transŝipado" -- kiuj ankaŭ estas impostitaj je 40% -- multaj entreprenoj devas transloki tutajn produktajn liniojn, kvalifikitajn laboristojn, krudmaterialojn kaj eĉ loĝistikan infrastrukturon al alia lando -- kion ne ĉiuj povas fari tuj.


Krome, laborproduktiveco, politika stabileco kaj infrastrukturo en multaj sudorient-aziaj landoj ankoraŭ ne povas konkuri kun Ĉinio. Multaj investantoj "provis kaj retiriĝis" -- kelkaj eĉ bedaŭras sian decidon. Zhao Fen, posedanto de kvar fabrikoj en Dongguan de Ĉinio, diris, ke multaj konkurantoj malfermis fabrikojn en la Sudorienta Azio, sed "ĉiuj bedaŭras pro tio". "La terkostoj altiĝis, la laborproduktiveco estas pli malalta kaj la tarifoj pliigitaj -- rezultigante pli altajn funkciigajn kostojn," ŝi diris. "La aldonita usona imposto kontraŭ malmultekostaj ĉinaj varoj efektive estas malalta kaj ne malpliigas la usonan konsumadon. Fakte, por niaj varoj, la tarifoj apenaŭ kreskis."


Ĉinio restas neanstataŭigebla


La fakto estas, ke Ĉinio ankoraŭ tenas nemalhaveblajn avantaĝojn en multaj industrioj. Industrioj kiel ludiloj, elektroniko, altkvalita teksaĵo… Ĉiuj forte dependas de teknologia kapablo, skalo kaj interna industria ekosistemo de Ĉinio. Eĉ translokante fabrikojn, kompanioj ankoraŭ devas transporti partojn el Ĉinio, tiel la kostoj ne malpliiĝas, sed eĉ kreskas. En tempo, kiam usonaj importistoj ankaŭ devas "ŝpari", ili ne plu premas siajn partnerojn translokiĝi je ĉiu prezo.


Kion oni devas rimarki estas, ke se la diferenco en tarifoj inter Ĉinio kaj aliaj sudorient-aziaj landoj ne sufiĉas por kompensi la translokajn kostojn, la praktika elekto de multaj entreprenoj ankoraŭ estas… resti en Ĉinio.


Fleksebleco iĝas ŝlosilo


Oni povas diri, ke la plano de diversigo de provizĉeno eskter Ĉinio ne tute fiaskis, sed ĝi eniras fazon de ĝustigo kaj selektado. Nur entreprenoj kun longtempa vizio, forta financa bazo kaj alta adaptebleco povas sekvi ĝin ĝisfine. La plimulto devos pesi la profitojn kaj perdojn, sekvi politikajn ŝanĝojn kaj atendi la rezulton de komercaj intertraktadoj inter grandaj potencoj.


La plano transloki produktadon el Ĉinio jam ne estas ununura vojo, sed fariĝis ekvacio plena je nekonataj faktoroj -- kie ĉiu movo devas esti zorge kalkulita. Por ĉinaj entreprenoj, provizora paŭzo de translokado por atendi pli bonan momenton estas sekura elekto -- en situacio, kie tarifoj povas ŝanĝiĝi dum unu nokto, sed reinvestaj kostoj daŭras jarojn.



















<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Pekina Centro por Prezentartoj gajnis internacian premion - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat