Pekina Centro por Prezentartoj gajnis internacian premion

BY:Rafael Henrique ZerbettoSeptember 8, 2025

Situanta en la nordokcidenta parto de la Centra Verda Arbarparko en la distrikto Tongzhou de Pekino, ĉi tiu konstruaĵo estis desegnita laŭ la koncepto "kultura grenejo", inspirite de antikvaj grenejoj kaj kanalveloj. Ĝi konsistas el tri apartaj konstruaĵoj, enhavantaj kvar internajn teatrejojn, nome operejo, koncertejo, dramteatrejo kaj malgranda teatrejo, kaj unu subĉiela teatrejo. Ĝia fasado montras metalajn panelojn interplektitajn kun vitraj kurtenmuroj, elvokante la bildon de malvolviĝanta teatra kurteno. Nokte lumigo kaj projekciado plifortigas ĝian distingan teatrejan etoson.




La centro estis oficiale finkonstruita kaj inaŭgurita fine de 2023. Ĝi nun servas kiel grava platformo por kulturaj interŝanĝoj, gastigante prezentadojn, publik-engaĝiĝajn aktivadojn kaj internaciajn kulturajn kunlaborajn eventojn. Ekde sia inaŭguro, ĝi fariĝis unu el la ĉefa referenc-punktoj pri kulturo de Pekino.



Ekde 2004, la organizaĵo Ĉikaga Ateneo: Muzeo de Arkitekturo kaj Dezajno, kune kun la Eŭropa Centro por Arkitekturo, Arto, Dezajno kaj Urbaj Studoj kaj la eldonejo Metropola Arto, organizas la Internaciajn Arkitekturajn Premiojn kiel manieron honorigi la plej bonajn kaj signifoplenajn novajn konstruaĵojn, pejzaĝajn arkitekturojn kaj projektojn desegnitajn kaj/aŭ konstruitajn de la ĉefaj arkitektoj, pejzaĝ-dezajnistoj kaj urboplanistoj de la tuta mondo. La programo honorigas novajn atingojn en dezajno kaj substrekas la direktojn kaj komprenon de nuntempaj pintnivelaj procezoj kongruaj kun la nuna penso pri dezajno.


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Beijing Service




























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">De Hanojo al Pekino: Vojaĝo de 80 jaroj por memori historion kaj rigardi estontecon - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat