Kiam mi transloĝiĝis al Ĉinio en 2015, malmultaj loĝantoj havis hundojn aŭ katojn hejme. Kion mi foje vidis estis emerituloj promenantaj kun siaj birdoj en kaĝo. Ĉe la angulo proksime al mia loĝejo, ili renkontiĝis kaj pasigis horojn ludante maĝongon. La birdoj, en siaj kaĝoj sur flanka tablo, restis rigardantaj siajn mastrojn ludi.
La 20-an de aŭgusto, post la inaŭguro de la 27-a Azia Ekspozicio pri Hejmbestoj, vizitanto interagas kun kakatuo. (Foto:IC)
Dorlotbestoj populariĝas
Tempo pasis kaj mi rimarkis subitan populariĝon de dorlotbestoj, tiagrade ke necesis plibonigi la leĝaron de kelkaj grandaj urboj por trakti la defiojn portitajn de ĉi tiu nova vivstilo. Pasintjare, la kvanto de registritaj hejmbestoj en Ĉinio superis 120 milionojn.
En Pekino, samkiel en kelkaj aliaj urboj, nunaj leĝoj limigas la kvanton de bestoj po loĝejo kaj ankaŭ la grandecon de hundoj en la centraj areoj de la urbo. Ĉiuj dorlotbestoj devas esti registritaj kaj ricevi la devigan vakcinadon.
Estis ankaŭ zorgo pri bestaj fekaĵoj surstrate kaj la risko de akcidentoj, kiel mordoj al preterpasanto. Homo, kiu promenas kun sia hundo devas kolekti la fekaĵojn, kaj en kelkaj lokoj estas ankaŭ postulo de muzelo.
Mi rimarkis ne nur pliiĝon en la kvanto de hundoj, sed ankaŭ, ke ili ĝenerale apartenas al familioj kun infanoj. Estas nova generacio de ĉinoj, kiuj kreskas akompanataj de ĉi tiuj bestoj, samkiel okazas jam de pluraj generacioj en Brazilo, kie hundoj delonge estas popularaj.
Katoj estas la plej komuna elekto de fraŭlinoj, kiuj loĝas sole, precipe tiuj mezaĝaj. Kiam mi ekloĝis en Ĉinio, malmultaj homoj deklaris havi hejmbeston, sed nuntempe multaj inter miaj konatuloj diskonigas fotojn kaj filmetojn de siaj hejmbestoj en ĉinaj sociaj retejoj.
Estas ankaŭ intereso pri ekzotaj bestoj, inter ili alpakoj kaj kapibaroj, ambaŭ indiĝenaj de Sud-Ameriko. Mi jam vidis homojn promenantajn kun ĉi tiuj bestoj surstrate, sed tio estas tre malofta kaj altiras atenton de pretepasantoj.
De kafejoj al hoteloj, komerca ekspluatado de bestoj dividas opiniojn
Mallonge antaŭ la pandemio de KOVID-19, katokafejoj (kafejoj, kie katoj apartenantaj al la loko interagas kun klientoj) populariĝis inter ĉinaj junuloj. En kelkaj el ili, la katoj libere promenas inter la klientoj, kiuj kutimas karesi ilin.
Kato ripozas en katkafejo en la Interna Mongolio. (Foto: Rafael Henrique Zerbetto)
En kelkaj aliaj kafejoj, la bestoj restas en areo apartigita per vitro aŭ krado. Mi vizitis unu el tiuj en la Interna Mongolio kaj rimarkis, ke la areo rezervita por katoj estis klimatizita kaj havis ludilojn, dometojn por ripozo, manĝaĵon kaj akvon. La laboristoj de la kafejo ricevis specifan trejnadon por prizorgi la felisedojn, povante identigi katon streĉitan aŭ ĝenatan kaj tuj interveni por ke tiu povu ripozi for de la homoj.
Poste venis aliaj tipoj de kafejoj kun bestoj. Dum la pandemio, la modo estis alpakoj, kaj kelkaj kafejoj donis al klientoj, kontraŭ pago, la ŝancon havi proksiman kontakton kun tiuj amindaj bestoj. Lastatempe aperis kelkaj kafejoj kun kapibaroj, kutime kapibaridoj.
Antaŭ kelkaj semajnoj, hotelo en Wuhan altiris atenton pro nova servo, kiu kaŭzis polemikon: Gastoj povas mendi specialan ĉambron por pasigi la nokton kun hundo provizita de la hotelo.
La hotelo asertas, ke la bestoj estis severe selektitaj, trapasas rutinajn ekzamenojn ĉe bestokuracejo, ricevas vakcinadon kaj estas speciale trejnitaj por senti sin komforte kun nekonataj homoj. Krome, "hunda manaĝero" ĉiam estas disponebla por helpi la klientojn kaze de problemo en kunvivado kun la hundo.
Laŭ la hotelo, la fizikaj kaj psikologiaj kondiĉoj de la bestoj estas taksataj ĉiutage kaj konstatite iu damaĝo al la hundo, la koncerna gasto estas metita en liston de homoj malpermesataj en la hotelo. Iniciatoj kiel ĉi tiu dividas opiniojn. Estas homoj, kiuj vidas ĉi tian servon kiel oportunon por tiuj, kiuj sopiras siajn bestojn dum vojaĝo aŭ ŝatus havi beston hejme, sed ne povas. Aliflanke, aliaj homoj plendas, ke ofta kontakto kun nekonataj homoj povas kaŭzi streĉon ĉe la bestoj.
Ĉinoj elspezas pli kaj pli pri siaj dorlotbestoj
La 27-a Azia Ekspozicio pri Hejmbestoj, okazinta fine de aŭgusto en Ŝanhajo, estis la plej granda ekspozicio pri hejmbestoj iam okazinta en la mondo. Pelata de junaj konsumantoj, la ĉina merkato por produktoj kaj servoj por hejmbestoj superis 300 miliardojn da juanoj (42 miliardoj da dolaroj) pasintjare, kun kresko je 7.5% kompare kun 2023.
Datenoj de podetala retkomerca platformo montras kreskantan serĉadon por manĝaĵoj specifaj por bestoj de certa aĝo aŭ raso/grandeco, inteligentaj produktoj, medikamentoj kaj suplementoj, kaj novaj tipoj de manĝaĵoj. Krome, junaj ĉinoj elspezas pli por la sano de siaj bestoj, kio stimulis la disvolviĝon de produktoj kaj servoj pri bestosano en la lando.
La disvolvado de tiu merkato ankaŭ kreis ŝancojn por novigaj servoj. Nur en la urbo Ŝanhajo malfermiĝis du novigaĵoj en la besta mondo ĉi-jare. Unu estas la unua "hunda gimnastikejo" de la lando, GOGOGYM, kiu havas infrastrukturon kaj kvalifikitan teamon por ke la bestoj ekzerciĝu, kaj ankaŭ liveras servojn pri beligo kaj masaĝo, krom vendejo de porhundaj produktoj.
La alia noviga servo estas firmao nomita Wagtopia, fondita de la brazilano Fábio Alves da Silva, kiu liveras servojn de banado kaj tondado kaj socialigajn aktivaĵojn por dorlotbestoj, sed famiĝis ĉefe pro tio, ke ĝi estas la unua vendejo, kiu liveras freŝbakitajn manĝojn por bestoj. La ĉefa allogaĵo de Wagtopia estas ĝia tute travidebla centra kuirejo, kie fakula teamo disvolvas manĝojn por bestoj laŭ internaciaj normoj kaj alprenas malaltatemperaturajn kuirteknikojn por konservi la nutraĵojn.
Ĉinio fariĝas pli amika al dorlotbestoj
Rezulte de tiu rapida ŝanĝiĝo en vivstilo, entreprenoj klopodas por doni best-amikajn servojn por allogi novajn klientojn. Lastatempe multaj butikumcentroj, hoteloj, trinkejoj kaj restoracioj investas en areoj por hejmbestoj.
Wagtopia en Ŝanhajo estas la unua bakejo dediĉita al farado de freŝaj manĝoj por bestoj.
Pasintjare, la biletoj por specialaj vesperaj vizitoj al la ekspozicio "Sur la pinto de la piramido: La civilizo de antikva egipto", kiuj permesis al homoj viziti la ekspozicion akompanate de sia kato, estis rapide disvenditaj. Konstatinte la ekzisto de granda postulo pri tia servo, Muzeo de Ŝanhajo pristudas similajn sesiojn por venontaj ekspozicioj.
En la turisma sektoro, krozŝipoj kun hejmbestoj estis bone akceptitaj de ĉinaj konsumantoj. En la transporta sektoro, kelkaj altrapidaj trajnoj funkciigas servojn de transportado de hejmbestoj: Mastroj kaj bestoj vojaĝas en la sama trajno, sed en apartaj vagonoj, kaj vizitoj dum la vojaĝo ne estas permesataj.
En la lastaj semajnoj, la novaĵoj estis ĉefe kadre de aertransporto: Ekde la 15-a de aŭgusto la kompanio Hainan Airlines permesas la transportadon de bestoj en la kajuto en sia internacia itinero liganta Pekinon al Bankoko, Tajlando. La decido de la kompanio doni la servon sur internacia itinero venis nur duonjaro, post kiam kelkaj ĉinaj aviadaj kompanioj permesis la transportadon de bestoj en la kajuto en enlandaj flugoj.
La 28-an de aŭgusto la internacia flughaveno Hangzhou Xiaoshan en la provinco Zhejiang inaŭguris salonon por bestoj, granda je 22 kvadrataj metroj, kun kapablo akcepti 20 hundojn kaj 30 katojn samtempe, kun malsamaj specioj tenataj en apartaj areoj. La bestoj povas esti monitorataj realtempe kaj eĉ interagi kun siaj mastroj distance.
"La salono helpas solvi problemojn ligitajn al tradicia transportado de hejmbestoj, kiel plenaj kaĝoj, komplikaj proceduroj kaj nesufiĉa prizorgado," deklaris Wu Qirong, dungito de la flughaveno.
Krom prizorgi la bonstaton de la bestoj, la salono liveras aldonajn servojn rilatajn al transportado de bestoj, inkluzive de hejma kolektado kaj liverado, vendo de aviadaj biletoj kaj traktado de kvarantenaj proceduroj. La flughaveno Shenzhen Bao'an ankaŭ havas salonon ekskluzivan por bestoj, kiu estis inaŭgurita pasintjare.
La rapida disvolviĝo de la sektoro pri dorlotbestoj en Ĉinio povas alporti valorajn ŝancojn por Brazilo, kiu havas sperton kaj tradicion en tiu sektoro kaj kapablon doni bonkvalitajn produktojn kaj servojn al la ĉina merkato.
Verkis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat