Danjiangkou kaj la projekto Sud-norda Akvotransigo -- Vojaĝo de suda akvo al nordo

BY:BUI HAI MUNGSeptember 5, 2025

de BUI HAI MUNG


Kiel ebligas al urboj en norda Ĉinio trinki bonkvalitan akvon transportitan de miloj da kilometroj fore de la suda parto de la lando? La respondo troviĝas ĉe Danjiangkou -- la koro de la grandioza akvopovo de la jarcento, la projekto Sud-norda Akvotransigo.


La 30-an de aŭgusto, sekvante la grupon de ĉinaj ĵurnalistoj al Hubei-provinco, mi havis la okazon viziti Danjiangkou. Antaŭ mia alveno, mi jam aŭdis pri la granda projekto kaj sciis, ke Danjiangkou estas ĝia kerna parto.


Por kompreni la projekton, ni devas unue scii pri la malekvilibro de akvoresursoj inter la suda kaj norda partoj de Ĉinio. La sudo, precipe la jangzia baseno enhavas pli ol 80% de la tutlanda akvo, sed nur ĉirkaŭ 40% de la kultivebla tero. Male, la nordo (inkluzive de la norda ebenaĵo kun la grandaj urboj kiel Pekino kaj Tianjin) estas la politika kaj ekonomia centro, dense loĝata, sed posedas malpli ol 20% de akvo kaj suferas de severa akvomalabundo. Por ekvilibrigi tiun malegalecon, Ĉinio konstruis la projekton Sud-norda Akvotransigo -- la plej granda akvoinĝenieria projekto en la homa historio.


Danjiangkou-akvorezervejo


Danjiangkou -- granda avkorezervejo ĉe la rivero Hanjiang


Danjiangkou situas en Hubei-provinco, ĉe la rivero Hanjiang -- la plej granda alfluanto de Jangzio. La konstruado de la akvorezervejo komenciĝis en 1958 kaj estis vastigita en la frua 21-a jarcento por servi al la projekto. Kun kapacito de dekoj da miliardoj da kubaj metroj, Danjiangkou estas nun la plej granda homfarita lago en Azio. Komence ĝi estis celita al kontraŭinundado, elektroproduktado kaj irigacio. Sed ekde 2014, kiam la centra itinero de la projekto ekfunkciis, ĝi ricevis nacian mision: Liveri akvon al la seka nordo.


Laŭ oficialaj datumoj, dum la lastaj dek jaroj, Danjiangkou transpumpis pli ol 69 miliardojn da kubaj metroj da akvo al la nordo, servante al 26 grandaj urboj kaj pli ol 100 milionoj da homoj, kontribuante al la regiono de Pekino, Tianjin kaj Hebei.


Ordig-linio de Yiqing-kompanio en Danjiangkou


Paralele, la loka registaro prioritatigis protekton de la akvo. La loĝantoj diras: "Konservi la lagon pura estas tasko plenigenda je ajna kosto." Danke al strikta kontrolado kaj monitorado, en 2024 ĉiuj 57 alfluantoj de la lago atingis la normon II aŭ pli bonan; en pli ol 75% de la tagoj en la jaro, la lago estis ĉe la normo I -- la plej alta nivelo. Tio certigas ne nur sufiĉon de akvo, sed ankaŭ altan kvaliton.


La akva ekonomio -- Nova vojo al disvolvado


Danjiangkou ne estas nur akvoinĝenieria projekto, ĝi fariĝis ankaŭ centro de nova industrio: La akva ekonomio. Danke al siaj avantaĝoj, la urbo altiris konatajn kompaniojn kiel Nongfu, Yanjing, Beijing Yiqing kaj Huarun ktp. Kompleta industria ĉeno formiĝis, kiel produktado de trinkaĵoj, prilaborado de pakaĵoj kaj rilata merkatigo. Ĝis decembro 2024 la akvo-rilataj industrioj de Danjiangkou atingis produktvaloron de 18 miliardoj da juanoj, kio reprezentas 40% de la loka MEP.


Parto de tiu enspezo estas reinvestita en mediprotekto. La urbo konstruis inteligentan kontrol-sistemon laŭ la principo "satelito rigardas, kamerao observas, patrolo navigas, subakva inspektado kontrolas", funkciigata 24/7 por rapide trakti ajnajn riskojn. Tio estas malofta modelo de kunfando inter ekonomia evoluo kaj ekologia protekto.


La projekto de la jarcento


Paroli pri Danjiangkou ankaŭ signifas mencii pri la akvotransigo -- la plej granda akvoinĝenieria projekto en la homa historio. La ideo transigi akvon de la sudo al la nordo aperis jam en Ming-dinastio, antaŭ 400-500 jaroj, sed nur en la 21-a jarcento ĝi realiĝis, kiam la bezono por industrio, agrikulturo kaj loĝantaro akre kreskis.


La projekto konsistas el tri itineroj: Orienta, centra kaj okcidenta. El tiuj, la centra estas la plej grava: Ekirante de Danjiangkou, trans totale 1 400-km-longaj kanaloj, akvopontoj kaj tuneloj, por liveri akvon al Pekino, Tianjin kaj multaj provincoj de la nordo. La projekto kapablas transigi 44.8 miliardojn da kubaj metroj da akvo jare, servante al 438 milionoj da homoj en areo de milionoj da kvadrataj metroj, kun totala longeco de kanaloj kaj duktoj de pli ol 4 350 km. Ĝis julio 2025, la fazo I de la orienta kaj centra itineroj jam liveris pli ol 80 miliardojn da kubaj metroj da akvo, rekte plibonigante la vivon de 185 milionoj da homoj kaj liverante krome 8.5 miliardojn da kubaj metroj da akvo al pli ol 50 riveroj laŭ la itinero.


Danjiangkou-akvorezervejo


Kompare kun aliaj similaj projektoj en la mondo, la ĉina projekto superas per la grandiozeco. La projekto kalifornia akvokondukilo en Usono aŭ la projekto pri nacia rivera ligo en Barato estas famaj, sed ili povas egali ĝin nek laŭ longo, nek laŭ akvokapacito aŭ nombro da ricevantoj. Tial ĉi tiu projekto estas ne nur ĉina atingeco, sed ankaŭ atesto pri la plej alta nivelo de akvoinĝenierio en la mondo.


Tamen grandeco alportas grandajn defiojn: Protekti la ekosistemon de la riveroj, certigi la akvokvaliton ĉe la fonto, trakti sociajn efikojn de translokigo. Ĉi tie la leciono estas klara: Evoluo ne povas esti apartigita de mediprotekto kaj la bono de la komunumo.


Vidpunkto de fremda ĵurnalisto


Kiel fremda ĵurnalisto, mi havis la okazon viziti Danjiangkou kaj atesti la imponan amplekson de la projekto. De supre, la lago etendiĝas kiel interna maro. La gigantaj digoj, pumpstacioj kaj tuneloj -- ĉio superis miajn atendojn kaj vekis veran admiron.


En mia lando Vjetnamio, mi vizitis kelkajn hidroelektrajn projektojn, sed nur starante ĉe Danjiangkou mi vere sentis la diferencon. Tio ne estas nur inĝenieria verko, sed simbolo de longtempa perspektivo, firma decido kaj organiz-kapablo de Ĉinio.


Imprese estis ankaŭ la maniero kiel lokaj homoj parolas pri la devo "konservi la akvon pura". En konversacioj kun loĝantoj kaj laboristoj, mi sentis fierecon miksitan kun respondeco. Por ili, protekti la akvon ne estas simpla ĉiutaga laboro, sed devo al la medio kaj al cent milionoj da homoj en la nordo.


Montakva trinkaĵ-firmao en Danjiangkou


Estonteca perspektivo -- de Ĉinio al la mondo


Danjiangkou kaj la projekto ne estas nur akvokonservaj projektoj, sed ankaŭ atesto pri la kapablo de la homaro superi naturajn defiojn. En la kunteksto de klimat-ŝanĝiĝoj, sekeco kaj akvomalabundo fariĝantaj tutmondaj problemoj, la sperto de Ĉinio povas inspiri multajn landojn.


De tiu sperto mi pensis pri la mekonga rivero -- longa je pli ol 4 300 km, fluanta tra ses landoj (Ĉinio, Mjanmaro, Laoso, Tajlando, Kamboĝo kaj Vjetnamio). Ĝi provizas vivrimedojn al preskaŭ 70 milionoj da homoj por agrikulturo, hidroenergio, fiŝkaptado kaj transporto. Sed kompare kun la projekto, kiu estas interna projekto sub centra administrado, Mekongo starigas defiojn de translandlima mastrumado, kie la interesoj de diversaj ŝtatoj ofte malsamas. Se la projekto montras la forton de unu nacio koncentri sian volon kaj rimedojn, Mekongo prezentas alian demandon: Kiel pluraj ŝtatoj povas kune administri kaj protekti komunan riveron? La leciono de la ĉina projekto memorigas nin, ke ĉu temas pri giganta interna projekto aŭ pri internacia baseno, la ŝlosilo al sukceso estas la kombino de scienco, longtempa planado kaj ĉefe kunlaboro por la komuna bono de milionoj da homoj dependaj de tiu akvo. La sperto de Ĉinio montras, ke por ke grandega projekto funkciu efike, la kernaj faktoroj ne estas nur tekniko, sed ankaŭ kunlaboro, kontrolado kaj daŭra politika engaĝiĝo. Tio estas ankaŭ sugesto por aliaj landoj: Nur per regiona kunlaboro, travidebla datuma kundivido kaj komuna celo de daŭripova disvolvo oni povas certigi longdaŭran akvosekurecon.


El la koro de Danjiangkou, la akvo ne nur fluas al Pekino aŭ Tianjin, sed ankaŭ eniras en nian mondan konscion: Akvo estas vivo, kaj protekti akvon signifas protekti la estontecon de la homaro.


























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Miraklo: Nombro de ruĝaj ibisoj kreskis de 7 al 10 mil! - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat