Miraklo: Nombro de ruĝaj ibisoj kreskis de 7 al 10 mil!

BY:Gao ShuyuanSeptember 5, 2025

Kiel aparta specio de orienta Azio, ruĝa ibiso estas laŭdata kiel orienta gemo. Oni kredas, ke tia birdo portas bonaŭguron. Antaŭe ĝi estis trovebla en Ĉinio, la Korea Duoninsulo, Japanio kaj la fora oriento de Rusio.



Ĝi postulas habitaton kun altkvalita medio kaj estas rigardata kiel atestanto de bonkvalita natura medio. Tamen, pro industria disvolviĝo, ĝia populacio draste malpliiĝis:


  • En 1963, mortis la lasta ruĝa ibiso en Sovetunio;


  • En 1979, ruĝa ibiso malaperis sur la Korea Duoninsulo;


  • En 2003, mortis la lasta ruĝa ibiso en Japanio.


  • Sed espero ne estingiĝis! 


La 23-an de majo 1981 sciencistoj de la Instituto pri Zoologio sub la Ĉina Akademio de Sciencoj malkovris la lastajn 7 ruĝajn ibisojn en Yaojiagou, Yangxian-gubernio de Shaanxi-provinco! La malkovro skuis la mondon kaj malfermis novan ĉapitron en la protektado de tiu specio.


Post jardekoj da protektado, en novembro 2023, Shaanxi-provinco anoncis, ke la tutmonda nombro de ruĝaj ibisoj superis 10 000! 


Ĉi tio estas granda sukceso en la historio de mediprotektado kaj pruvas, ke homaro povas vivi harmonie kun la naturo!


Dankon al protektantoj de ruĝaj ibisoj! 


Redaktoro: Gao Shuyuan



























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Muzeo pri Pagoda Kulturo en Xuchang - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat