Fabio Massimo Parenti: La koncepto konstrui la homaran komunumon de komuna estonteco trovos akcepton tra la mondo

BY:Sheng MinSeptember 4, 2025


Okaze de la 80-a datreveno de la venko en la Ĉina Popola Rezistmilito kontraŭ Japana Agreso kaj la Monda Kontraŭfaŝisma Milito, mi deziras aliĝi kun respekto kaj admiro al la memoro de tiuj, kiuj oferis sian vivon por la paco kaj digno de la popoloj.


Ĉinio faris la plej grandan kontribuon de la mondo, laŭ homa ofero, al la granda Monda Kontraŭfaŝisma Milito en la Dua Mondmilito.


La kuraĝo de la preskaŭ 30 milionoj falintaj ankoraŭ kaj eterne simbolas la vojon sekvendan por estonteco libere de faŝismo: pro ĉi tiu alta kialo, la ceremonioj okazigitaj en Pekino devas inspiri ĉiujn, kiuj en la nuntempo laboras humile, sed kun decidemo, por konstrui pli justan mondon sen militoj.


Prezidanto Xi Jinping, en sia parolado sur la Placo Tian'anmen, volis memorigi la mondon -- kun firmeco kaj digno -- pri la decida elekto inter paco kaj milito, reasertinte la sindevontigon de Ĉinio, kiu ne lasas sin timigi, sed kiu antaŭ ĉio aspiras kontribui al pli justa tutmonda ordo, ne plu regata de kelkaj okcidentaj landoj.


Historio estas do gvidilo por la nuntempo kaj la estonteco de la homaro.


En ĉi tiu tre signifa momento en la historio de la popoloj de la mondo, mi esprimas la esperon, ke la iniciato de Xi Jinping por konstrui la homaran komunumon de komuna estonteco trovos akcepton tra la mondo, plifortigante la senton de kolektiva respondeco al la mondo bazita sur kunlaboro, reciproka respekto kaj harmonio inter nacioj.


---

*Fabio Massimo Parenti, profesoro pri Tutmondaj Studoj en la Itala Internacia Instituto Lorenzo de Medici, kun aparta atento al la rolo de Ĉinio en la multpolusa mondo. Li estas membro de italaj kaj eksterlandaj organizoj pri la internaciaj rilatoj, kiel EARTH CHARTER INTERNATIONAL CHINA, esplorinstituto akreditita ĉe la Unuiĝintaj Nacioj. Prof-ro Parenti estas la aŭtoro de pluraj libroj kaj eseoj pri internaciaj aferoj kaj gepolitiko eldonitaj en la itala kaj en la angla.

























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">De Hanojo al Pekino: Vojaĝo de 80 jaroj por memori historion kaj rigardi estontecon - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat