Kirgiza klerulo Igor Shestakov: La tutmonda sekureco eblas nur kiam landoj traktas unu la aliajn kiel egalajn partnerojn

BY:Sheng MinSeptember 4, 2025


Ĉina gvidanto memorigas nin, ke la mondo estas sur la rando de novaj defioj de grandskalaj militoj.


Estas simbole, ke estis Ĉinio, kiu sukcesis kolekti la plej grandan nombron da eksterlandaj ŝtatestroj por la parado en Pekino. La lando sufer-spertis gravajn perdojn kaj spertis abomenaĵojn kaŭze de tiuj batalantaj ĉe la flanko de faŝismo, de militisma Japanio.


La ĉinaj paĝoj de la historio de la dua mondmilito nun ne estas tiel konataj de la tutmonda komunumo. Sekve, tiu ĉi parado omaĝe al la 80-a datreveno de la venko de la Ĉina Popola Rezistmilito kontraŭ Japana Agreso kaj la Monda Kontraŭfaŝisma Milito rememorigis la mondon pri la rolo de Ĉinio en ĉi tiu milito.


Ĉina prezidanto Xi Jinping ankaŭ rememorigas, ke hodiaŭ la mondo alfrontas novajn defiojn kaj minacojn. Tial la ĉina gvidanto vokis la tutmondan komunumon al dialogo, harmonio kaj kunlaboro por la paco surtere, anstataŭ kolizio inter nacioj.


Hodiaŭ, kiam Usono provas krei la regulojn de unupolusa mondo, Xi Jinping emfazis, ke tutmonda sekureco eblas nur kiam la landoj de la mondo traktas unu la aliajn kiel egalajn partnerojn kaj subtenas unu la aliajn. Tio estas klare montrata de la koncepto de Ĉinio pri ekstera politiko, kiu baziĝas sur la "spirito de Ŝanhajo" kaj sur la ideo de homara komunumo de komuna estonteco. Tiuj doktrinoj celas plifortigi kaj antaŭenigi reciproke utilajn ekonomiajn kunlaborojn.


Tiu ĉi parado montris la gravecon por ŝtato havi potencan kaj modernan armeon por protekti sian nacian suverenecon, kaj tion sukcese montris la armeo de Ĉinio.


---

*Igor Shestakov, direktoro de la Centro por Fakaj Iniciatoj "Oy Ordo" (Centro de Penso) kaj politika sciencisto en Kirgizio





























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">De Hanojo al Pekino: Vojaĝo de 80 jaroj por memori historion kaj rigardi estontecon - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat