Kiam brita historiisto Richard Overy verkis pri la dua mondmilito el nova perspektivo, li konsciiĝis ke, pri tiu ĉi temo, delonge lia koncepto estis regata de ampleksaj raportoj kaj eŭropaj kaj amerikaj interpretoj, kiuj longe formis historiografion.
Lia plej nova verko Sango kaj Ruinoj: La Granda Imperia Milito, 1931-1945 (origine: Blood and Ruins: The Great Imperial War, 1931-1945) novigis la tempolinion de la milito kaj donas pli vastan tutmondan perspektivon.
Tiuj novaj koloniistoj, kiuj aperis en la malfrua 19-a jarcento, volis krei siajn proprajn imperiojn, sed ili trovis, ke restis malmulte da spaco por iliaj ambicioj. La tutmonda ekonomia krizo de 1929 profundigis tion, instigante agresemajn ekspansiismajn agojn.
Overy diris, ke la milito fakte ne komenciĝis en 1939 per la invado al Pollando fare de Germanio, sed en 1931 per la invado al Ĉinio fare de Japanio. Ŝovante la kronologian ankron reen al Azio, Overy agnoskas tion, kion ĉinaj historiistoj longe insistis -- la milito kontraŭ Japanio de 1931 ĝis 1945 estis nedisigebla parto de la pli granda tutmonda konflikto.
Overy diris, ke la rezistmilito de la ĉina popolo kontraŭ japana agreso (1931-1945) estis gravega parto de la tutmonda lukto kontraŭ faŝismo. Dum la tuta milito, Ĉinio sendis pli da soldatoj ol Britio aŭ Usono kaj signife kontribuis por malpovigi japanajn militfortojn. Sen la longdaŭra rezisto de Ĉinio, la rezulto de la dua mondmilito povus esti ŝanĝita draste.
"Dum tiom longa tempo, la Okcidento ignoris tion, kio okazis en Azio. Ili fokusiĝis sur la pacifika milito -- Usono kontraŭ Japanio," klarigis Overy. Ŝovante la fokuson al tutmonda konflikto, kiu englutis Azion kaj Eŭropon, Overy metis la militon en la pli larĝa kunteksto de imperiaj rivalecoj fine de la 19-a jarcento.
Li montris, ke dekomence la milito estis lukto kontraŭ agreso, kiu ekspansiis siajn batalfrontojn tra Azio kaj Eŭropo.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat