La muzeo pri antikvaj heredaĵoj konstruita sur la antikva sidejo de Luxian estis inaŭgurita en junio ĉi-jare en Tongzhou-distrikto de Pekino. En la loko, kie nun troviĝas la muzeo, okazis arkeologia elfosado inter septembro kaj decembro 2020, sur areo de 3 500 kvadrataj metroj. Rezulte de tiu elfosado, 408 ruinaĵoj -- datitaj de Okcidenta Han-dinastio (206 a.K.-25) ĝis Qing-dinastio (1616-1911) -- estis rivelitaj.
Puto de Han-dinastio (206 a.K-220) malkovrita de arkeologoj
Por pli bone komprenigi al vizitantoj la gravecon kaj signifon de tiu arkeologiejo, parto de la elfositaj lokoj estas konservataj preskaŭ kiel arkeologoj lasis ilin post la elfosado, kun antikvaĵoj en la loko, kie ili estis trovitaj, markoj indikantaj la sinsekvajn tavolojn da elfosita grundo kaj aron da antikvaĵoj.
Ceramika vazo trovita en antikva tombo de la periodo Militantaj Regnoj (475-221 a.K.)
La antikvaĵoj elfositaj en tiu loko rivelas la rolon de la regiono de nuna Pekino kiel parto de la komandejo Yuyang, unu el la kvin komandejoj (administraj distriktoj) laŭlonge de la norda limo de la antikva ŝtato Yan en la periodo 311-272 a.K. La eltrovaĵoj montras, ke homaj setlejoj en tiu loko ekzistas jam de la 5-a jarcento a.K., estiginte bazon por la fondiĝo de Luxian dum Han-dinastio. Luxian, kies nomo signifas "gubernio de la vojo, estis grava nabo trairata de akvovojoj ligantaj Yanshan-monton al Bohai-maro kaj ankaŭ vojo inter la regionoj de Yanji kaj Liaodong. Pro sia strategia lokigo por Han-dinastio, la urbocentro de Liaodong estis ĉirkaŭita de muroj kaj poste fariĝis konata kiel antikva registara sidejo de Luxian.
Bronzaj moneroj de Okcidenta Han-dinastio (202 a.K.-8 p.K.)
Inter la 10-a kaj la 13-a jarcentoj, Luxian iom post iom perdis sian funkcion kiel urbon kaj fariĝis konata kiel antikva vilaĝo proksime al la Granda Kanalo. La arkeologiaj eltrovaĵoj rivelis antikvajn vojojn kun markoj de longtempa uzo kaj tombojn de sinsekvaj generacioj de familioj, kiuj tie loĝis, kiuj alportas gravajn informojn pri la historio de Tongzhou kaj la evoluo de socia vivo ĉe la norda parto de la Granda Kanalo.
Tombo el brikoj kun ligna strukturo, datita de inter la 10-a kaj la 12-a jarcento
Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat