Frumatene de la 20a de aŭgusto, en la ekspozicio pri ludoj en Kölner, Germanio, la teamo Lud-scienco anoncis sian novan verkon Nigra Mito: Zhongkui. Ĝis posttagmezo de tiu tago la anonc-filmeto jam estis vidita por 7.65 milionoj da fojoj sur ĉinaj vide-platformoj kun pli ol 50 miloj da komentoj. La temo rapide okupis la unuan lokon en la listo pri plej multe diskutataj temoj en la interreto.
La teamo elektis la daton la 20-a de aŭgusto por publikigi la anonon, ĉar tio estis kutimo por multaj jaroj.
La teamo klarigis sian ambicion. Post sukceso de la ludo Nigra Mito: Wukong, ili deziras provi novan kaj malsaman lud-sperton, defii novajn lud-karakterojn kaj krei novan en mondkoncepto kaj rakontado.
Dum Tang-dinastio (618-907) imperiestro Xuanzong en malsano sonĝis, ke eta demono ŝtelis la malgrandan parfum-saketon de Yang Guifei kaj lian jadan fluton. Granda demono kaptis la etan demonon, elŝiris ĝiajn okulojn kaj dispecigis ĝin por manĝi. La granda demono sin prezentis kiel Zhongkui, malsukcesinto en militista ekzameno, kiu ĵuris forigi malbonajn spiritojn por la imperiestro. Post vekiĝo, la imperiestro resaniĝis kaj ordonis al pentristo Wu Daozi pentri la bildon de Zhongkui, kun dekreto ĉe jarfino pentri la bildon de Zhongkui por forpeli malbonajn spiritojn kaj disvastigi ĝin tra la lando.
Redaktoro: Liu Zijia
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat