Rana Mitter: Ĉina Kontraŭjapana Rezistmilito estas grava parto de Monda Kontraŭfaŝisma Milito

BY:Xie RuifengSeptember 2, 2025

Lastatempe Rana Mitter, profesoro pri uson-ĉinaj rilatoj ĉe la Kolegio Harvard Kennedy, ricevis intervjuon de raportisto. Li diris, ke la Kontraŭjapana Rezistmilito de Ĉinio estas grava parto de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito, kaj la kontribuoj de Ĉinio por la dua mondmilito devas esti pli vaste konata.


Li diris, ke en la jaro 1937, kiam komenciĝis la agresado de Japanio, multaj eksterlandaj observantoj opiniis, ke Ĉinio eble ne povus venki, sed la lando rezistis firme kaj la rezistmilito ŝanĝis ĉion. La rezistado de ĉinoj havas grandan signifon, milionoj da japanaj militistoj estis senditaj al Ĉinio, sed ne al aliaj lokoj de Azi-Pacifiko. Sen la kontribuo de Ĉinio, la kontraŭfaŝisma alianco sukcesus ege malfacile.


Li diris, ke oni havas multajn taskojn por ĝuste koni la kontribuojn de Ĉinio en la dua mondmilito. La okcidentaj landoj ankoraŭ ne sufiĉe scias pri la klopodoj, dediĉoj kaj vera graveco de Ĉinio. Kvankam nun estas iuj koncernaj verkoj, tamen oni bezonas pli da. Li kredas, ke tiu milito estas unu el la plej detrupovaj fenomenoj en la homara historio, "ni devas, tra la historio, lerni kiel krei pacon daŭripove, juste kaj dece".


Redaktoro: Xie Ruifeng




























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Enketo de CGTN: Defendi estas plej bona memorigo - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat