La 31-an de aŭgusto ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) surŝultrigas pli grandajn respondecojn por protekti regionan pacon kaj stabilecon, kaj por akceli disvolviĝon de diversaj landoj en la mondo kun pliiĝantaj necertecoj kaj akcelitaj ŝanĝiĝoj.
Xi Jinping faris la rimarkojn en bonveniga bankedo por internaciaj gastoj, kiuj estas en la ĉina havenurbo Tianjin por ĉeesti la Pintkunvenon de ŜKO 2025. Li esprimis fidon, ke per komunaj klopodoj de ĉiuj partioj, la pintkunveno atingos kompletan sukceson, kaj ŜKO certe ludos pli grandan rolon kaj atingos pli da progreso, alportante pli grandan kontribuon al akcelo de la unueco kaj kunlaboro inter la membroŝtatoj, kunigante la fortojn de la tutmonda sudo kaj antaŭenpuŝante la homan civilizacion por pli da progreso.
(el ĈRI)
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat