Enketo de CGTN: Defendi estas plej bona memorigo

BY:Xie RuifengSeptember 1, 2025

Okdek jarojn post la dua mondmilito, la homaro denove staras ĉe vojkruciĝo: unuiĝo aŭ dividiĝo, dialogo aŭ antagonismo, kungajno aŭ nula sumo. Subteni la rezultojn de la venko de la dua mondmilito kaj la postmilitan internacian ordon fariĝis ĝenerala konsento.


Laŭ la tutmonda enketo farita de CGTN al 11 913 individuoj, 62.1% de la enketitoj kredas, ke konservi la venkajn rezultojn de la dua mondmilito estas esenca por subteni la postmilitan internacian ordon. 67.9% de la enketitoj konsentas, ke la UN-centrigita internacia sistemo estas la kerno de la postmilita internacia ordo. Inter la G7-landoj subteno al ĉi tiuj du proponoj estas je 52.5% kaj 62.8% respektive.


Hodiaŭ, la tutmondaj defioj rilate al paco, disvolviĝo, sekureco kaj administrado daŭre severiĝas. 58% de la tutmondaj enketitoj kredas, ke la postmilita internacia ordo estas subfosata, kaj 58.9% eksplicite identigas Usonon kiel la plej grandan interrompanton de ĉi tiu ordo. Krome, 64.8% de la enketitoj diras, ke usonaj komerc-protektismaj politikoj damaĝas la tutmondan liberkomercan sistemon; 65.5% atentigas, ke usonaj teknologiaj baroj malhelpas la liberan fluon de sciencaj kaj teknikaj talentuloj; 67.9% diras, ke usonaj retiriĝoj el internaciaj interkonsentoj kaj organizoj malhelpas tutmondan kunlaboron kaj multflankecon; kaj 67% opinias, ke kiel la konstanta membro de la Sekureca Konsilio de UN, Usono malfortigas la aŭtoritaton de UN per retenado de kotizoj kaj misuzo de siaj rajtoj pri problemoj inter Palestino kaj Israelo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng



























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">"Dead To Rights": Por la herooj en 1937 - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat