Post loĝado pli ol du jarojn en Ĉinio, mi havis la ŝancon viziti multajn lokojn de la lando. Laŭ mia opinio, la ĉina turismo estas tre bone planita, ĉiuj turismaj lokoj estas puraj kaj la prezoj tre raciaj. Ĉinoj ofte fieras pri la longa historio kaj diras, ke Henan estas la patro, dum Shaanxi estas la patrino, ambaŭ la du lokoj estas simboloj de la origino de Ĉinio.
Rivero en la parko Qingming Shanghe
Antaŭ nelonge, mi vizitis la provincon Henan. Mi pasigis kelkajn tagojn vizitante Luoyang kaj Kaifeng. Inter ĉiuj urboj, kiujn mi vizitis en Ĉinio, Kaifeng estas malriĉa je turismaj rimedoj, sed ĝi estas plej lerta je turisma disvolviĝo. Kvankam Kaifeng estas 4 100-jaraĝa antikva urbo de Ĉinio, antaŭe konata kiel la ĉefurbo Bianjing de la Norda Song-dinastio (960-1127), la impreso de turistoj kiel mi, estas, ke la urbo aspektas malnova, polvokovrita kaj kun malmultaj verdaj arboj, sen multaj vidindaĵoj aŭ historiaj restaĵoj kiel aliaj urboj, tamen la maniero, kiel ĉi tiu urbo faras turismon, vere impresis min. Por mi, Xi'an estas kiel 2D-a muzeo, dum Kaifeng estas kiel 4D-a filmo, kie mi povas reale sperti la pasintecon.
Do kiel ĉi tiu urbo allogas turistojn, kiam proksime estas la fama antikva ĉefurbo Luoyang, kaj iom pli fora estas la fama antikva ĉefurbo Xi'an kun la terakota armeo kaj la maŭzoleo de la unua imperiestro de Qin-dinastio (221.a.K-206.a.K)? Jen la kialoj:
Parko Qingming Shanghe: Nacia trezoro fariĝis "check-in-turismejo"
La sekreto kuŝas en la parko Qingming Shanghe -- 40-hektara turisma zono, kiu rekreas la majstran pentraĵon Laŭlonge de la Rivero dum Qingming-festo, farita antaŭ pli ol 900 jaroj kaj agnoskita kiel memoraĵo de monda registro de UNESKO. La pentraĵo longas je 5.28 metroj kaj larĝas je 24.8 centimetroj, prezentante 814 homojn, 60 bestojn, 20 ŝipojn kaj 30 konstruaĵojn de la ĉefurbo Bianjing. En Kaifeng, ĉi tiu pentraĵo estas "pligrandigita" al vivanta antikva urbo, inkluzive artefaritan river-sistemon, antikvajn konstruaĵojn, komercan straton kaj centojn da vidindaĵoj kaj artaj spektakloj. Ĉiuj konstruaĵoj kaj arkitekturoj estas rekonstruitaj laŭ la pentraĵo kaj historiaj dokumentoj, tio donas al vizitantoj la senton, ke ili paŝas en pentraĵo kaj vivas en antikva ĉina urbo.
Transhistoria sperto
De mateno ĝis noktomezo, turistoj ne nur "rigardas" sed "vivas" en la song-dinastia atmosfero. Multaj klasikaj ĉinaj literaturoj kaj filmoj estas realisme rekreitaj. Antikva konata generalo Yue Fei kondukas armeon en batalo, antikva juĝisto Bao Zheng juĝas en tribunalo, herooj de Liangshan atakas malliberejon. Precipe, vespere oni povas spekti fajraĵojn kaj feran fajron. Fera fajro estas prezentado, kie fandita fero aŭ gisfero (varmigita ĝis 1 500 gradoj) estas batata per bastonoj, kreante brilajn fajrerojn en la aero.
Por plibonigi la sperton, turistoj povas transformi sin en virtualajn heroojn per ludoj kiel poeziaj konkursoj, pafado per pafarko, aŭ provi sian sorton en antikva kazino. La manĝejoj laŭ la strato liveras multajn bongustajn manĝaĵojn kiel kaifeng-baozi-on kaj maltozon -- manĝaĵojn menciitajn en la pentraĵo. Por pliigi la aŭtentikecon, ĉiuj dungitoj -- de purigistoj ĝis aktoroj -- surhavas antikvajn kostumojn, kaj la turisma zono instigas vizitantojn ankaŭ porti antikvajn kostumojn.
La leciono de Kaifeng: Malnova sed ne kaduka
Sen terakota armeo kiel Xi'an, sen grandaj palacoj kiel Pekino, Kaifeng tamen allogas 105 milionojn vizitantojn en 2024. La sekreto estas transformi "mankon" en "unikon". Ĉe ili eble mankas veraj historiaj restaĵoj, sed ili rekreas "historiajn spertojn". Kaifeng pruvas, ke heredaĵo ne estas la sola ŝlosilo por sukceso en kultura turismo. Kreema rakontado, bone planitaj investoj kaj respekto al klienta sperto estas la vera "magio". Rezulte, la urbo iam forgesita nun fariĝis la ĉefa "sorĉisto" de la ĉina turisma industrio -- kie la pasinteco ne nur konserviĝas, sed ankaŭ... renaskiĝas.
Verkita de BUI HAI MUNG (Vjetnamio)
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat