RADIO丨Centjara ĉinstila robo renoviĝas laŭ tempopaso

BY:Sheng MinAugust 19, 2025


En junio de 2021 la tekniko pri farado de hongkongaj ĉinstila robo (ĉine Changshan) kaj ĉinstilaj vesto kaj jupo (ĉine Qungua) enlistiĝis en la liston de ŝtatnivelaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Ĉinio. La tekniko havas centjaran historion en Hongkongo.


Kio estas ĉinstila robo kaj ĉinstilaj vesto kaj jupo? Ĉinstila robo furoris en Ŝanhajo en la 1920-aj jaroj, kaj sekve populariĝis en Hongkongo. En la 1940-aj jaroj, multaj tajloroj iris al Hongkongo el la provincoj Jiangsu, Zhejiang kaj Guangdong, kaj la farado de tia vesto pli kaj pli boniĝis. Per kunfandiĝo de dezajnoj orienta kaj okcidenta, aperis la hongkonga stilo, kiu estis favorata de hongkonganoj inter la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. Ĉinstila robo povas esti robo por viro kaj virino, kaj tiu por virino ankaŭ nomiĝas "qipao". Ĝis nun, hongkonganoj nomas "qipao" kiel ĉinstila robo, montrante specialan kulturetoson.


Ĉinstilaj vesto kaj jupo estas samtempe furora vesto kun ĉinstila robo, kaj vesto signifas ĉemizon aŭ jakon. Ĉinstilaj vesto kaj jupo estas tradicia kostumo por nupto de hongkongaj virinoj. Ĝia populariĝo komenciĝis en la 1930-aj jaroj, kaj atingis kulminon inter 1960-aj kaj 1970-aj jaroj. Tiam, la bildoj sur ĉinstilaj vesto kaj jupo ĉefe estis drako kaj fenikso. Kiel ĉinstila robo, por fari ĉinstilajnvestonkaj jupon, oni devas mezuri la korpo de edziniĝontaj homoj, kaj tajloroj mane finos la brodadon post du-tri monatoj.


Post mezo de la 1960-aj jaroj, pro disvolviĝo de industrie faritaj vestoj en Hongkongo, la metiarto por tradiciaj kostumoj malvigliĝis, nur kelkaj metiistoj persistis. Ili diris, ke la belo de tradicia metiarto estas neanstataŭigebla de maŝinoj, klasikaĵoj neniam velkas, kaj ili nur renoviĝas laŭ tempopaso.


En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, kvankam hongkonganoj malofte surhavis ĉinstilanrobon, ĝi restas en fasona rondo de pluraj personoj. Okcidenta tridimensia tajlorado plus delikata ĉina brodarto altigis la valoron de tiama ĉinstila robo. Do en la koncepto de hongkongano, ĉinstila robo kunligiĝis kun virinoj de la alta socio. En la fino de la 20-a jarcento, ĉinstila robo revenis en la ĝeneralan fluon. Ĝia farado ne nur sekvas la tradicion, sed ankaŭ havas novajn progresojn kun novepokaj trajtoj en tajlorado, ornamo, materialo, stilo kaj tiel plu.


Hongkonga ĉinstila robo estas tradicia kaj ankaŭ moderna, sur ĝi prezentiĝas la diverseca kulturo kaj speciala estetiko de la hongkonga socio. Ne nur pliaĝuloj sed ankaŭ junaj modokreantoj ŝatas fari vestojn de ĉinstila robo kaj ĉinstilaj vesto kaj jupo, ili serĉas inspiron de tradiciaj kostumoj kaj volas heredi ĝian vivon. Samtempe en Hongkongo jam estas organizo, kiu malfermas kursojn por instrui homojn fari ĉinstilanrobon, iuj lernejoj aranĝis interagajn lecionojn por ke lernejanoj propramane faru ĉinstilanrobon, kaj dekkelkaj lernejoj daŭre faras ĉinstilanrobon kiel lernejan kostumon por lernantoj... Ĉio ĉi montras, ke ĉinstila robo estas vivanta kaj renoviĝas laŭ tempopaso.















Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat