Laŭ la buroo de la Ĉina Fervoja Grupo en Xi'an, ĉefurbo de Shaanxi-provinco, en la unua duonjaro de 2025 la ĉin-eŭropa kargotrajno jam funkciis 3 055 fojojn, atingante 28.8% jaran kreskon; kaj la totala pezo de transportitaj varoj en tiuj trajnoj ekveturitaj el Xi'an jam atingis 3.45 milionojn da tunoj, je kresko de 34.8% kompare kun tiu de la antaŭa jaro. La ŝlosilaj indikoj de la kargotrajno, ekzemple la nombro de vetur-fojoj, transport-kapablo kaj kesta varoŝarĝo restas antaŭaj de la tuta lando.
Ma Jun, ĉefreguliganto de la supre menciita buroo, diris: "En la dua duono de la jaro, ni daŭrigos efikan, oportunan, sekuran, rezisteman, memregeblan kaj novigan ĉin-eŭropan kargotrajnon. Ni celas akceli la disvolviĝon de la strukturo 'koridoro + trafik-nabo + reto'."
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat