Alvenis la Drakoboata Festo en la 31a de majo, kaj la tradiciaj drakboataj remkonkursoj okazis en multaj lokoj. Lastatempe la video pri infana drakoboata konkurso de iu infanĝardeno en Guangdong-provinco, Ĉinio, fariĝis populara en la interreto.
Ĉi-jare estas jam la tria fojo, ke la infanĝardeno okazigis infanan drakoboatan remkonkurson. Por plenumi la petojn de la infanoj, ĉi-jare oni aldonis novan boateton, kaj estiĝis kvar teamoj (du knabaj kaj du knabinaj). Ankaŭ pliiĝis raŭndoj de konkursoj. Krom tio, estis enkondukitaj ankaŭ duelkonkurso kaj konkurso de miksita konsisto el knaboj kaj knabinoj.
La geknaboj tre ŝatis la aktivecon. Ili ekzercadis sin ĉiutage hejme kaj ĉiam atendis la akvan trejnadon. La partopreno en la konkurso instruis al ili sindediĉon, penadon kaj persiston.
Pri la sekureco, estro de la infanĝardeno diris, la konkurso okazas en naĝejo kun akvoprofundeco de 60 centimetroj. Volontuloj vestataj en flavaj veŝtoj distanciĝis de siaj kolegoj je kelkaj metroj por gardi la sekurecon de la infanoj.
Iuj retanoj diris: "La aktiveco estas signifoplena. La infanoj povas heredi la tradician kulturon kaj samtempe ekzerci siajn korpojn kaj kultivi kiel alfronti defion." Aliaj diris: "La Drakoboata Festo renkontiĝas kun la Internacia Tago de Infanoj, kaj la remkonkurso taŭgas por la infanoj. Ili estas tre amindaj!"
La tradicia drakboata konkurso originas kiel memoriga ceremonio por Qu Yuan, eminenta ŝtatisto de la regno Chu dum la epoko de Militantaj Regnoj (475-221 a.K.). Kiel fidela ministro, li iniciatis aliancon kun la regno Qi por rezisti kontraŭ la kreskanta potenco de Qin. Kalumniita de kortegaj intriguloj, li estis ekzilita al la regiono de riveroj Yuanjiang kaj Xiangjiang (ĉe la rivero Miluo). En la jaro 278 a.K., kiam la armeo de Qin fine konkeris la ĉefurbon de Chu, Qu Yuan -- nekapabla akcepti la perdon de sia amata patrujo -- elektis noblan morton per sinĵeto en Miluo-riveron, premante ŝtonon kontraŭ sia brusto.
Laŭ popola legendo, kortuŝitaj lokanoj per siaj boatoj energie serĉis la korpon de la poeto ĝis Dongting-lago. El tiu kortuŝa sceno naskiĝis la nuna tradicio: Ĉiujare je la 5-a tago de la 5-a monato laŭ la ĉina lunkalendaro, oni ceremonie remas por honore memori la martiron. Manĝi zongzi-on (rizkuko volvita en foliojn) estas alia tradicio por memori tiujn, kiuj ĵetis zongzi-ojn en la riveron por satigi la fiŝojn kaj konservi la korpon de la poeto.
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat