RADIO丨Drakboata Festo

BY:Sheng MinAugust 5, 2025


Pasintsemajne, ĉinoj pasigis la Drakboatan Feston. La Drakboata Festo, Printempa Festo, Qingming-festo kaj Mezaŭtuna Festo estas la kvar gravaj tradiciaj festoj por ĉinoj. Koncerna registro estas trovebla en klasikaĵo antaŭ malpli ol du mil jaroj, sed la festokutimoj aperis multe pli frue.


La kutimo pendigi artemiziajn foliojn sur pordoj en Drakboata Festo komenciĝis en la 5-a jarcento p.K., kun la celo forpeli malbonojn. Artemizio havas fortan aromon, ĝiaj folioj, rikoltitaj ĉirkaŭ la festo, havas la plej multan sublimadan oleon kaj evidentan efikon por forpeli insektojn. Do homoj pendigas ilin sur pordon kaj la korpon por refreŝigi sin kaj gardi sin kontraŭ moskitoj. Samtempe, la ago estas formo esprimi la bondeziron, ke homoj estu sanaj. Krom roli kiel speciala ornamaĵo de la festo, artemizio ankaŭ estas sanigilo por homoj en ordinara tempo. Ĝi estas terapia metodo. Oni bruligas sekigitajn artemiziajn foliojn kaj per la varmo stimulas iujn akupunkturajn punktojn aŭ specifajn partojn de la korpo, kaj tiel ĝustigas malordon de homa korpo por resaniĝi aŭ eviti malsanojn.  En la pasinta jardeko, la bonefikoj de moksadaj bastonoj, moksadaj varmigiloj kaj aliaj rilataj produktoj estas jam vaste konataj.


En la lastaj kelkaj jaroj, novaj artemiziaj pordopendaĵoj populariĝis. Fasko da artemiziaj folioj kostas nur kelkajn juanojn, sed aldoninte aliajn freŝajn florojn, la prezo tuj altiĝas kelkoble. Ankaŭ artemiziaj girlandoj estas bone vendataj. Girlando ne estas kutima ornamaĵo sur hejma pordo, sed ĝi estas same bone vendata. Tio signifas, ke ĉinaj junuloj ne nur amas la tradician kulturon de la festo entenata en la ornamaĵoj, sed ankaŭ donas al ili novecon per sia propra estetiko, donante al tiu ĉi tradicia festo novan viglecon.


Realgara vino estas farita el muelita realgaro, antikvaj ĉinoj kutimis meti realgaran pulvoron en alkoholaĵon por trinki ĝin dum la Drakboata Festo por forpeli malbonon kaj eviti malsaniĝon. Ĉi tiu kutimo estis tre populara en la regiono de Jangzio. Por infanoj, plenkreskuloj ŝmiras realgaran vinon sur iliajn fruntojn, orelojn, nazojn, manplatojn kaj plandojn por desinfekti kaj preventi malsanojn. Ŝprucigi realgaran vinon ĉe ĉambraj anguloj, sub la liton ktp povas forpeli insektojn.


Zongzi-o estas tipa manĝaĵo de la Drakboata Festo, farita el glueca rizo kun diversaj farĉoj, kaj pakita per folioj de bambuo, fragmito aŭ aliaj plantoj. Nun plej oftaj zongzi-oj estas triangulaj kaj kvarangulaj, krome estas ankaŭ pintaj, turformaj, tubformaj kaj aliaj. Pro malsamaj klimatoj kaj manĝkutimoj en diversaj lokoj, zongzi-oj dividiĝas en la gustoj norda kaj suda.


Menciinde, la festo estas la unua ĉina festo tutmonde agnoskata de UNESKO kiel nemateria kultura heredaĵo.


En septembro 2009, Unesko aprobis la ĉinan Drakboatan Feston kiel mondan nematerian kulturan heredaĵon. Do la festo fariĝis la unua ĉina festo tutmonde agnoskata kiel nemateria kultura heredaĵo. La evento igis pli da homoj koni la feston kaj ekhavi la koncepton de heredigo pri la tradicia kulturo.


























Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat