Itala klerulo: Ĉu usonaj tarifoj misfunkcios?

BY:Xie RuifengAugust 4, 2025

de Paolo Pin*


La internacia komerco estas kompleksa sistemo, kiel vivanta ekosistemo. Ĝi konsistas el multaj partoj, kiuj estas interkonektitaj, kaj eĉ malgrandaj ŝanĝoj povas havi grandegan efikon. Iuj pensas, ke tarifo estas simpla, se vi aldonas imposton sur importitaj varoj, vi protektas viajn lokajn industriojn. Sed komerco ne funkcias tiel. Ĝi estas reto de elektoj faritaj de entreprenoj kaj registaroj, kiuj reagas unu al la alia. Ŝanĝu unu parton, kaj la tuta sistemo ŝanĝiĝos.



La hodiaŭa mondo estas profunde interkonektita. Malgranda ŝanĝo en la tarifo de unu lando povas konduki al ĉeno de reagoj, kiuj vundos ĝuste tiujn homojn, kiujn la tarifopolitiko celas helpi. Ĉi tio jam okazas, aŭ povus okazi baldaŭ, al multaj usonaj entreprenoj kaj iliaj klientoj. Ĝi estas klara ekzemplo, kiel iuj politikoj povas havi neatenditajn rezultojn.


Permesu al mi klarigi per ekzemplo de Italio: Vino de Toskanio estas monde konata. Imagu tri ludantojn: Eŭropa Unio produktas vinon, kiel Toskanio, Usono produktas kaj konsumas vinon, kaj Ĉinio estas ĉiam kreskanta vinmerkato. Unuavide, komerco funkcias glate: EU produktas vinon je pli malalta kosto kaj vendas ĝin al Usono; Usono ankaŭ vendas vinon al Ĉinio. Ĉiu regiono koncentriĝas pri tio, kion ĝi plej bone faras kaj prezoj estas justaj. Ĉiu gajnas ion. Eĉ usonaj vinproduktantoj fartas bone, ĉar ili ankoraŭ povas vendi vinon al Ĉinio. Ekzistas ekvilibro en la sistemo. Sekve, imagu, ke Usono trudas novan tarifon sur la vino importita el Eŭropo por helpi usonajn vinproduktantojn. Kio okazas do? Kiel atendite, eŭropaj vineksportoj al Usono malpliiĝas. Sed tio ne estas la fino de la rakonto. Eŭropaj produktantoj, ekskluditaj de la usona merkato, komencas vendi pli da vino al Ĉinio, donante altkvalitajn produktojn je pli malaltaj prezoj. Usonaj vineksportantoj nun alfrontas pli da konkurenco en Ĉinio. Ili eĉ perdas kelkajn el siaj klientoj.


Revenu al Usono, prezoj altiĝas por kaj loka kaj importita vino, ĉar estas malpli da konkurenco. Usonaj produktantoj ne multe profitas. Ili perdis aliron al la ĉina merkato, kaj la loka merkato ne estas sufiĉe granda por kompensi la tutan perdon. Samtempe, la usona registaro ne gajnas monon el tarifoj, ĉar eŭropa vino jam ne plu eniras la landon. La rezulto estas paradoksa: La lando, kiu enkondukis la tarifon, finfine estas pli malbone.


Kompreneble, ĉi tio estas nur simpla rakonto. En reala mondo, komerco implikas milojn da interligitaj produktoj. Se farmistoj produktas pli da vino, ili eble produktos malpli da aliaj produktoj. Se konsumantoj elspezas pli por vino, ili eble reduktos aliajn aĉetojn. Tio estas ĝuste la punkto: Se tiaj problemoj povas ekzisti en baza ekzemplo, ili eĉ pli probable okazos en la kompleksa, reala mondo. Politikistoj devus taksi ĉi tiujn riskojn serioze.


Fakte, io simila jam okazis. Post kiam Usono unue levis tarifojn sur ĉinajn varojn en 2018, Ĉinio respondis translokigante kelkajn el siaj agrikulturaj importadoj de Usono al aliaj landoj, ekzemple Brazilo. Rezulte, usonaj farmistoj havis malpli da aĉetantoj, kio kaŭzis malaltiĝon de prezoj. La usona administranto liveris subtenpagojn, sed ĝi ne kompensis la perdojn. La efikoj disvastiĝis tra la ekonomio kaj fariĝis malfacile antaŭvideblaj.


Do la venontan fojon, kiam estos debato pri tarifoj -- sur produktoj kiel aŭtoj, vino aŭ ŝtalo -- indas memori, ke komerco ne estas regata de simplaj reguloj. Ĝi pli similas al farado de bona vino: Multaj faktoroj devas kuniĝi en la ĝusta ekvilibro, kaj unu mispaŝo povas ruinigi la tutan procezon.


Redaktoro: Xie Ruifeng


*La aŭtoro estas profesoro pri ekonomiko en la fakultato de ekonomiko kaj statistiko, Universitato de Sieno.


























Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat