La ĉina lingvo estas la oficiala lingvo de Ĉinio kaj unu el la ses laborlingvoj de la Unuiĝintaj Nacioj (UN). Ĝi estas la plej parolata lingvo en la mondo.
Povas diri, ke la ĉefa kaj elstara trajto de la ĉina estas ĝia "unu ideogramo por unu vorto", ĉiu ideogramo (aǔ, laǔ Vikipedio, ĉina skribo) prezentas kaj silabon kaj signifon - kompreneble ekzistas ideogramoj portante pli ol unu silabojn, kaj tio reprezentas pli ol unu signifojn.
La baza gramatiko de la ĉina lingvo formiĝis en la dinastio Qin antaŭ pli ol 2 mil jaroj, kaj la oficiala prononco ankaŭ etendiĝis al la teritoriaj limoj sekvante la unuigon de tiamaj dinastioj. Tio ebligas, ke en la teritorio de Ĉinio, ajna persono, se li aǔ ŝi sisteme lernis kaj regas ĉi-flankajn sciojn, povas uzi la ĉinan lingvon kaj bone "ludi kun" ĝi. Ja tial kial la ĉinaj vortludoj cirkulantaj en antikva Ĉinio, precipe inter kleruloj, povas esti komprenataj, kaj uzataj de homoj ie ajn en la lando, kaj eĉ "retrovitaj" post kiam ili estis perditaj en la historio.
En 2011, la plej aŭtoritata vortaro de Ĉinio Xinhua-Vortaro unuafoje enkolektis interretajn vortojn, markante la eniĝon de tiaj vortoj en la socian ĉeffluon - jam 20 jaroj pasis kiam ĉinaj komputiloj ekkonis la interreton.
La ege vigla etoso de interreto ankaǔ aldonas novajn signifojn al “ne-emoĝiaj” ideogramoj, kaj la novaj signifoj penetriĝas iom post iom en realan socion. Ekzemple la vorto “呵呵” (hehe), dusilaba onomatopeo, kiu estis unue registrita en Jin-dinastio kaj daǔre estis uzata por esprimi "ridon kaj paroladon malklara", rapide “progresiĝis” en interreto, ĝia signifo ekspansiĝis por esprimi pri "rikani, moki" aŭ "senhelpa", kaj finfine preskaŭ fariĝis tabua vorto en oficejaj laboroj en komunikado. Iuj eĉ resumis 28 uzojn de ĝi.
Samtempe, la rapida disvolviĝo de la ret-infrastrukturo de Ĉinio faciligis alŝuti kaj elŝuti bildojn kaj filmetojn, kio ankaŭ estigis fenomenon de "bild-bataloj": oni“batalas” (interbabilas aǔ kverelas) per memeoj aŭ emoĝioj. Retumantoj opinias, ke tio povas mildigi la streĉan etoson inter homoj. Kompreneble, tia esprimo ne povas anstataŭigi tekstan kaj voĉan komunikadon.
De antikvo ĝis moderno, la ĉina socio spertis grandegajn ŝanĝojn. Plejpartaj novaj vortoj aperis nature, kongruante al la socia evoluo. Tio spegulas la ampleksecon de la lingvo, ĝi konstante sorbas novajn ecojn, senĉese riĉigas sin, kio faras ĝin plena de vigleco en la interreta epoko.
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat