Shaanxi: Altnivela pordmalfermo por kunlaboro kaj disvolviĝo

BY:Xie RuifengJuly 31, 2025


En majo 2023 la unua Ĉin-centrazia Pintkunveno okazis en Xi'an, ĉefurbo de Shaanxi. La pintkunveno enkondukis novan epokon de kunlaboro inter Ĉinio kaj centraziaj landoj.


Vespere de la 31-a de majo, la unua ĉin-centrazia kultur-turisma trajno atingis Almaton, Kazaĥio. La lanĉo de la trajno reprezentas gravan konsenton atingitan de la gvidantoj de Ĉinio kaj Kazaĥio en la unua Ĉin-centrazia Pintkunveno. La trajno, kovrante distancon de 3 600 kilometroj, jam fariĝis nova kultura ligo por Ĉinio kaj centraziaj landoj.


Ekde la kuranta jaro kulturaj interŝanĝoj inter Shaanxi kaj centraziaj landoj fariĝis pli kaj pli oftaj. En 2024 la ĉin-eŭropa kargotrajno (Xi'an) funkciis pli ol 4 900 fojojn tutjare. Kaj en 2025 la trajno jam funkciigos pli ol 2 000 fojojn. La Shaanxi-a Liberkomerca Zono novigis integran zon-havenan superrigardan modelon por varoj, reduktante la doganan trapasadon de eksportado de 1.6 horoj ĝis 0.8 horoj. Nun Xi'an per aerlinioj povas kovri sep urbojn de kvin landoj de la Centra Azio; la flughavena funkcia areo de la Shaanxi-a Liberkomerca Zono havas 110 internaciajn (regionajn) itinerojn konektantajn al pli ol 80 urboj tutmonde.


La liberkomerca zono ludas gravan rolon en la vastigo de altnivela pordmalfermo. En la pasintaj ok jaroj 38 novigoj de la zono estis reproduktitaj kaj disvastigitaj tutlande, kaj 106 novigoj estis reproduktitaj kaj disvastigitaj en la provinco Shaanxi. Kun malpli ol 1 700-ona terareo de la provinco, la zono kreis 70% de la importa kaj eksporta komerca monsumo de la provinco.


Ĉi-jare, la pordmalfermaj fruktoj de Shaanxi estas riĉaj. De januaro ĝis majo la totala importa kaj eksporta valoro de la provinco atingis 202.7 miliardojn da juanoj, kun jara kresko de 6% kompare kun la pasinta jaro, je 3.5% pli alte ol la landa averaĝo. Eksportado atingis 141.72 miliardojn da juanoj, kun jara kresko de 9.2%. Shaanxi akcelas la disvolvadon de ampleksa pordmalfermo.


Redaktoro: Xie Ruifeng




























Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat