La 8-an de julio komenciĝis la Semajno de Shaanxi en la ĉina pavilono ĉe la Monda Ekspozicio en Osako, Japanio. Dum la semajno, serio da programoj, inkluzive de kulturaj prezentadoj, produkt-ekspozicioj kaj komercaj interŝanĝoj, montris la historian heredaĵon, abundajn produktojn kaj novigan viglecon de Shaanxi, helpante la reciprokan kunlaboron inter ĉinaj kaj eksterlandaj entreprenoj. Pli ol 110 homoj, kiel oficistoj de ĉina kaj japana registaroj, reprezentantoj de internaciaj organizoj, direktoroj de pavilonoj de gravaj landoj, kaj reprezentantoj de amaskomunikiloj ĉeestis la malferman ceremonion.
Ĉe la ceremonio Chen Chunjiang, vicprovincestro de Shaanxi, diris, ke Shaanxi ĝuas proksimajn komercajn rilatojn kun Japanio, kaj konataj internaciajkompanioj investas kaj establis entreprenojn en la provinco. Shaanxi volas kapti la ŝancon donitan de la Monda Ekspozicio por profundigi kunlaborojn kun Japanio kaj aliaj landoj en la kampoj kiel scienca kaj teknologia novigo, verda energio, moderna agrikulturo kaj kultura turismo.
Kiel unu el la fontoj de la ĉina civilizacio, Shaanxi ĉiam estis konservanto kaj disvastiganto, kiu skribas novan ĉapitron en la revivigo kaj utiligo de kulturaj restaĵoj. En la zono pri nemateria kultura heredaĵo de la osaka ekspozicio, ombropupteatro, papertondado kaj aliaj artoj"vivante" montras la belecon de la provinco.
La 10-an de julio okazis en Tokio forumo pri kunlaboro inter Ĉinio (Shaanxi) kaj Japanio. Reprezentantoj de la provinco, oficistoj de la ekonomiaj departementoj, reprezentantoj de rilata oficejo de ĉina ambasadorejo en Japanio kaj altranguloj de japanaj industriaj asocioj kaj kompanioj kunvenis tie por diskuti pri kunlaboro en la kampoj kiel novenergiaj veturiloj, mediprotektaj teknikoj kaj moderna agrikulturo. Tia dialogo, vidigis al la japana komerca rondo persistemon por verda ekonomio kaj novigajn praktikojn de la okcidentaj provincoj de Ĉinio.
La industria projekto de Shaanxi multe pli superas tion. Norde de Qinling-montaro, tradiciaj ĉinaj medicinaj kompanioj revivigas tradiciajn medicin-receptojn per modernaj ekstraktaj teknikoj; en yangling-a agrikultur-industria pint-teknika provzono, sengrunde kultivataj tomatoj estas kontrolataj de inteligentaj forcejoj; en weinan-a industria parko, novaj nanomaterialoj provas detrui la limojn de la efikeco de fotovoltaecaj ĉeloj... La novigaj praktikoj kune skizas la industrian vojon de Shaanxi.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat