Laŭ la Regularo pri Honoraj Membroj, Honoraj Prezidantoj kaj Diplomo pri Elstara Agado la Komitato de Universala Esperanto-Asocio (UEA) surbaze de propono de la Estraro de UEA povas aparte distingi esperantistojn, kiuj faris gravajn servojn al la tutmonda Esperanto-movado, per la titolo Honora Membro (HM). Krome kiel Honora Prezidanto (HP) povas esti nomumita esperantisto, kiu aldone havis eksterordinarajn meritojn por UEA.
Dum sia unua kunsido en Brno la komitato elektis 10 novajn HM-ojn:
el Brazilo Paulo Sérgio Viana
el Ĉeĥio Miroslav "Mirek" Malovec;
el Italio Michela Lipari;
el Nov-Zelando kaj Hungario Stefan MacGill;
el Aŭstralio Trevor Steele;
el Koreio Lee Jungkee;
el Svislando Mirejo Grosjean;
el Hungario kaj Germanio Zsófia Kóródy;
kaj in memoriam el Ĉinio Wang Chongfang kaj Wei Yida "Vejdo".
Por decidi la komitato anticipe kaj konfidence ricevis resumajn vivpriskribojn kaj informojn pri gravaj datoj, verkoj kaj meritoj de la kandidatoj, nun publike arkivitajn en la komitata elŝutejo de UEA: https://uea.org/teko/komitato.
(el UEA)
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat