Lastatempe la kvina volumo de la libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio en la ĉina kaj la angla lingvoj estis eldonita de la Fremdlingva Eldonejo kaj estas aĉetebla en Ĉinio kaj aliaj landoj. La volumo estas kompilita de la Instituto pri Partia Historio kaj Literaturo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ĉina Internacia Komunika Grupo.
La plej nova volumo enhavas artikolojn de 91 paroloj kaj verkoj de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, de la 27-a de majo 2022 ĝis la 20-a de decembro 2024, kune kun 41 fotoj. La volumo estas dividita en 18 sekciojn.
La volumo vivece registris la kompleksajn taskojn de la partio pri reformado, disvolviĝo kaj stabiligo alfronte al nuna malfacila internacia situacio. La centra komitato, kun kamarado Xi Jinping kiel la kerno, komplete kaj ĝuste praktikigas la konceptojn por nova disvolvado, strebas por altkvalita disvolviĝo, plue profundigas kaj antaŭenigas ĉiuflankan reformadon, celante firme paŝadi sur la vojo de konstruado de moderna socialisma lando. La libro estas inteligenta projekto kontribuanta por konstrui la homaran komunumon de komuna estonteco kaj estas aŭtoritata verko prezentante la pensojn de Xi Jinping pri ĉina socialismo en nova epoko.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat