Lanĉita nova libro de ĈEL Ŝlosilaj Vortoj por Kompreni Ĉinion: Kulturaj Interŝanĝoj

BY:Gao ShuyuanJuly 29, 2025

Posttagmeze de la 27-an de julio, laŭ la loka tempo, Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) lanĉis Ŝlosilaj Vortoj por Kompreni Ĉinion: Kulturaj Interŝanĝoj en la ĉina lingvo kaj Esperanto en la 110-a Universala Kongreso en Brno, Ĉeĥa Respubliko. Al la lanĉ-ceremonio ĉeestis Duncan Chartters, eksa prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA), So Jinsu, novelektita vicprezidanto de UEA, kaj Gong Xiaofeng, estrarano de UEA, Libuše Hýblová, vicprezidanto de la Loka Kongresa Komitato, Wang Hanping, vicprezidanto de ĈEL, kaj pli ol 70 esperantistoj el pli ol 20 landoj. 



La libro elektis pli ol 70 ŝlosilajn vortojn por prezenti virtojn aprezatajn de ĉinoj, la longan historion de civilizaciaj interŝanĝoj de Ĉinio, kaj reciprokan lernadon inter la ĉina kaj aliaj civilizacioj en la nuna epoko.


Wang Hanping diris, ke la libro estas nova frukto de ĉinaj esperantistoj en tradukado kaj publikado, celante doni al fremdlandaj esperantistojŝlosilon malfermi la pordon de la ĉina civilizacio kaj gvidilon pri interŝanĝoj inter diversaj kulturoj. Oni esperas, ke la libro povas malfermi pluajn kanalojn por esperantistoj, kiuj klopodas estigi dialogon inter diversaj civilizacioj kaj interfratigi la homaron.  


La libro estas kune tradukita de Zhao Jianping,eksa ĉefparolisto de Esperanto-sekcio de Ĉina Radio Internacia, Chen Ji, ĝenerala sekretario de Ĉina Esperanto-Ligo, kaj Liu Zijia, kontrolisto de El Popola Ĉinio. Danke al la klopodo de la spertaj kaj lertaj tradukantoj, la libro ĝisdatigas la terminaron pri kulturaj interŝanĝoj kaj riĉigasdokumentojn por la lernado kaj esplorado de esperantigo.


La librode ĈEL eldonita en 2018, nome Ŝlosilaj Vortoj por Kompreni Ĉinion: La 19-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, ankaŭ helpas la legantojn kompreni la ŝtatajn administradon de la Komunista Partio de Ĉinio. 


La du libroj ambaŭ apartenas al la serio "Ŝlosilaj Vortoj por Kompreni Ĉinion", redaktita de la Ĉina Internacia Komunika Grupo, supera organizo de ĈEL. Kun versioj en pli ol 20 lingvoj kaj alirebla en pli ol 50 landoj, la libroserio celas faciligi la komprenon pri Ĉinio.  


Redakotoro: Gao Shuyuan


























Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat