La 27-an de julio, laŭ la loka tempo, la 110-a Universala Kongreso (UK) inaŭguriĝis en Brno, Ĉeĥio. Al la granda evento ĉeestis 1 124 esperantistoj el 63 landoj kaj regionoj, inter ili estas pli ol 40 ĉinaj esperantistoj. La temo de la kongreso estas "Esperanto kaj teknologioj kiel pontoj de paco kaj konfido inter la popoloj". Wang Hanping, vicdirektoro de la Azi-Pacifika Centro de la Ĉina Internacia Komunika Grupo kaj vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo, kaj la ĉina Esperanto-delegacio partoprenis la kongreson.
En la kunvenejo
Duncan Chatters, prezidanto de la Universala Esperanto-Asocio (UEA), prezidis la inaŭguron. Li bonvenigis la partoprenantojn kaj dankis la gastigantajn landon kaj urbon pro iliaj kontribuoj al la preparado de UK. Li atentigis, ke la idealo de d-ro Zamenhof nun estas daŭrigita kaj portata de la kongreso. Li esperas, ke la partoprenantoj havos profundan diskuton pri la plej novaj atingoj de Esperanto en la kampoj de kulturaj interŝanĝoj, akademia esplorado, lingva diskonigo kaj aliaj, kaj povos dividi la disvolviĝajn spertojn de Esperanto en diversaj landoj.
En la kunvenejo
Kiel la alta protektanto de la UK, Martin Baxa, ministro pri kulturo de Ĉeĥa Respubliko, sendis gratulan mesaĝon al la kongreso, atentigante, ke tio estas la tria fojo, ke Ĉeĥio gastigas la kongreson en la centjara historio de UK. De la 17-a jarcento, kiam Komenio proponis la ideon pri internacia universala lingvo, Ĉeĥio ĉiam klopodas por realigi la komunan vizion de la homaro pri komune uzata lingvo. La temo de ĉi kongreso elstarigas la unikan valoron de la lingvo, naskita antaŭ preskaŭ 140 jaroj, en la kampo de interkulturaj interŝanĝoj.
En la kunvenejo
Ĉe la budo de ĉina E-delegacio
Markéta Vaňková, urbestro de Brno, sendis gratulan mesaĝon sub la nomo de la gastiganta urbo. Ŝi diris, ke Brno havas longdaŭran rilaton kun Esperanto, kaj nun la plej influa Esperanta kongreso de la mondo okazas ĉi tie, kio levis ĉi tiun rilaton al la kulmino. UK estas ne nur ekspozicio de ĉeĥaj kulturaj trezoroj, sed ankaŭ grava platformo por antaŭenigi kulturan diversecon kaj plifortigi homan amikecon. Gastoj estas bonvenaj viziti la riĉajn naturajn kaj kulturajn heredaĵojn de la urbo.
Diplomatoj el pluraj landoj en Ĉeĥio, reprezentantoj de internaciaj fakaj E-organizoj kaj posteuloj de Zamenhof ĉeestis la malferman ceremonion. Ĉeestis ankaŭ Hao Hong, konsilisto de la ĉina ambasadorejo en Ĉeĥio.
Tagon antaŭ la inaŭguro, la estraro de UEA faris elekton de gvidantoj kaj elektis novan gvidantaron. Fernando Maia, el Brazilo, estis elektita kiel la prezidanto, kaj Sean O'Ryan, el Irlando, kaj So Jinsu, el la Korea Respubliko, estis elektitaj kiel vicprezidantoj. Gong Xiaofeng, ĉina esperantistino, restas estrarano.
La ĉina delegacio okazigis la programon"Ĉinia Tago" posttagmeze de la 27-a de julio, kaj samtempe estis la inaŭgura ceremonio de la fotoekspozicio "Bela Nemateria Kultura Heredaĵo, Bela Mondo". Ĉeestis la aktivadon Duncan Chatters, eksa prezidanto de UEA, kaj So Jinsu, vicprezidanto de UEA.
Dum la semajna kongreso okazos pli ol 150 aktivadoj, kaj ili funkcias kiel gravaj platformoj por kulturaj interŝanĝoj de kaj per Esperanto. Esperantistoj interŝanĝos kaj lernos unu de alia en diversaj kampoj, ekzemple scienco kaj teknologio, kulturo, medicina prizorgo, edukado, humanismaj studoj kaj tiel plu. La UK finiĝos la 2-an de aŭgusto.
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat