Posttagmeze de la 27-a de julio, laŭ la loka tempo, la ĉina delegacio por 110-a UK okazigis programon "Ĉina Tago" en la Universitato de Mendel en Brno, Ĉeĥio. Pli ol 70 delegitoj el pli ol 20 landoj ĉeestis ĝin.
Malferma ceremonio de la fotoekspozicio
La programo estis subtenata de la Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj la Ĉina Internacia Komunika Grupo, kaj organizita de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL), Azi-Pacifika Centro de la Ĉina Internacia Komunika Grupo kaj Fremlingva Eldonejo. Al la kunvenejo ĉeestis eksa prezidanto de UEA Duncan Chatters, novelektita vicprezidanto de UEA So Jinsu, kaj estrarano de UEA Gong Xiaofeng, vicprezidanto de la Loka Kongresa Komitato Libuše Hýblová, kaj vicprezidanto de ĈEL Wang Hanping. La eventon prezidis Chen Ji, ĝenerala sekretario de ĈEL.
En sia parolado, Wang Hanping diris, ke Ĉina Tago jam okazis pli ol dek fojojn ekde ĝia unua lanĉo en 2009, pliiĝante la amikecon inter Ĉinio kaj Esperanto-amikoj de diversaj landoj, la programo jam fariĝis grava platformo por interŝanĝoj kaj dialogoj inter Ĉinio, UEA kaj diverslandaj esperantistoj. Li esperas, ke la ĉinaj kaj ĉeĥaj kapabloj kaj rakontoj translandlime prezentataj en la fotoekspozicio "Bela Nemateria Kultura Heredaĵo, Bela Mondo" displantos la semojn de civilizacia kunkreskado ĉe la bordoj de la rivero Vltavo.
Wang Hanping faras parolon
Duncan Chatters faras parolon
Duncan Chatters diris, ke Ĉina Tago estas fruktodona praktiko por internacia kultura interŝanĝo. Kun la internacia lingvo kiel komunikilo, ĝi montras al la mondo la disvolvajn atingojn de Esperanto-movado de Ĉinio kaj la unikan ĉarmon de la ĉina kulturo. Li esperas, ke ĉinaj esperantistoj konservos bonajn interagojn kun alilandaj esperantistoj per pli diversaj kulturaj interŝanĝoj en estonteco.
Libuše Hýblová alte taksis la fotoekspozicion "Bela Nemateria Kultura Heredaĵo, Bela Mondo". Ŝi diris, ke la fotoekspozicio vivece prezentas la interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon inter Ĉinio kaj Ĉeĥio en la kampo de nemateria kultura heredaĵo, kaj montris la fruktodonajn rezultojn de la kultura kunlaboro inter la du landoj. La fotoekspozicio prezentante kulturan dialogon per videca rakonto ne nur permesas al esperantistoj rekte senti la ĉarmon de la nemateriaj kulturaj heredaĵoj, sed ankaŭ plu plenigas la distancon inter la popoloj de Ĉinio kaj Ĉeĥio.
Chen Ji prezidas la aktivadon
Chen Ji prezentis la fruktojn akiritajn de ĉinaj esperantistoj en E-instruado, kulturaj interŝanĝoj, akademiaj seminarioj, junularaj agadoj kaj aliaj kampoj, kaj diskonigis la diversajn atingojn de la ĉina E-movado en la pasinta jaro, same kiel la tradukon kaj eldonadon de la Esperanta versio de la UNESKO-Kuriero. Zhou Tianhao, Gong Xiaofeng kaj Wang Tianyi respektive prezentis rilatajn laborojn pri E-edukado en altlernejoj kaj universitatoj, interretaj librolegaj agadoj kaj semajnfinaj retaj forumoj.
Oni okazigis la inaŭguran ceremonion de la fotoekspozicio "Bela Nemateria Kultura Heredaĵo, Bela Mondo" kaj ankaŭ la lanĉon de la nova Esperanta versio de la libro "Ŝlosilvortoj por Kompreni Ĉinion: Kulturaj Interŝanĝoj".
Multaj partoprenantoj diris, ke la altnivelaj kulturaj interŝanĝoj, kiel Ĉina Tago, ne nur konstruas platformon por reciproka lernado de civilizacioj, sed ankaŭ donas ekzemplon por antaŭenigi interhoman komprenon. Ili esperas, ke estontece povos esti pliaj tiaj agadoj por diskonigi la ĉinan kulturon, enmetante novan viglecon en la kulturon de Esperanto.
La 110-a UK daŭras en Brno, Ĉeĥio, de la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto. La programo"Ĉina Tago" estas unu el la serioj de kulturaj interŝanĝoj okazigitaj de la ĈEL, celante antaŭenigi la interŝanĝojn de la ĉina kulturo. Ĝi okazas ĉiujare en UK, kun la unika enhavo, kaj estas bonvenigita de diverslandaj esperantistoj. De la lastaj jaroj, ĝia marka efiko iom post iom okulfrapiĝas, ludante unikan kaj pozitivan rolon en rakontado de ĉinaj rakontoj kaj disvastigado de la ĉina kulturo.
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat