de Harley Seyedin kaj James Eric Black*
La kvinjara plano de Ĉinio estas ŝlosilo en la modernigo kaj disvolviĝo de la lando dum la pasintaj pli ol 70 jaroj. La jaro 2025 markas la finon de la 14-a Kvinjara Plano de Ĉinio (2021-2025), kaj la 15-a Kvinjara Plano (2026-2030) skizos strategiojn por la"altnivela pordmalfermo" de la lando, kaj fokusiĝos al la disvolviĝo de "novkvalitaj produktivaj fortoj", kaj la du konceptoj reflektas la evoluan ekonomian kaj politikan tagordon de la ĉina gvidantaro.
La ĉina gvidantaro ankaŭ komprenas la gravecon de la ekonomia rilato de la lando kun Usono. La ĉin-usona ekonomia rilato estas ne nur vasta sed ankaŭ esenca por tutmonda stabileco. Malgraŭ evoluantaj dinamikoj kaj strategia konkurenco, la du plej grandaj ekonomioj de la mondo restas profunde interplektitaj ekonomie -- ligitaj per provizĉenoj, merkatoj, investoj kaj novigaj ekosistemoj. Ĉi tiu interdependo kreas fortan fundamenton por daŭra ĉin-usona kunlaboro, precipe dum tiam, kiam Ĉinio oficiale malkaŝas sian 15-an Kvinjaran Planon.
La kvinjaraj planoj estas multe pli ol politikaj dokumentoj. Ili servas kiel strategiaj vojmapoj, kiuj formas la ekonomiajn, sociajn kaj geopolitikajn trajektoriojn de Ĉinio. Sekve la 15-a Kvinjara Plano supozeble difinos la strategian direkton por la disvolviĝo de Ĉinio en nova fazo de modernigo. Ankaŭ, la plano donas ŝlosilan ŝancon al Usono por plifortigi duflankan kunlaboron, kaj kreos amason da novaj ŝancoj por eksterlandaj entreprenoj, inkluzive de usonaj.
Krome, la ĉin-usonaj komercaj kaj investaj rilatoj restas fortikaj. En 2024 la duflanka komerco superis 580 miliardojn da dolaroj, kaj multaj usonaj kompanioj daŭre vidas Ĉinion kiel esencan merkaton por kresko, fabrikado kaj novigado. Aliflanke, Ĉinio profitis de usona teknologio, kapitalo kaj servoj. En ĉi tiu rilato, la 15-a Kvinjara Plano povus ludi gravan rolon en faciligado de kunlaboro per kreado de mekanismoj, kiuj konformas al iliaj komunaj interesoj.
La ŝlosilaj kampoj por plibonigita ekonomia kunlaboro inter Usono kaj Ĉinio en la 15-a Kvinjara Plano verŝajne inkluzivos daŭripovan disvolviĝon kaj klimatŝanĝajn solvojn. Ĉinio supozeble daŭrigos sian klopodon realigi sian klimatan karbonemisian celon antaŭ 2030 kaj 2060. La plano verŝajne forte emfazos puran energion, energi-efikecon, cirkulajn ekonomiajn praktikojn kaj verdan urban disvolviĝon.
Oni atendas, ke Usono kunlaboros en pli da sunaj, ventaj kaj hidrogenaj energiaj teknologioj, establos novajn komunajn entreprenojn en verdaj konstru-materialoj kaj energia konservado, kaj partoprenos en la ĉina merkato pri karbona komerco kaj klimata financado. Sanservo kaj vivsciencoj estas aliaj kampoj, en kiuj la du flankoj povas plifortigi kunlaboron.
Ono povas diri, ke la nova kvinjara plano estos perspektivo por komuna prospero kaj donos unikan ŝancon konstrui pontojn. Por usonaj kompanioj, ĝi reprezentos ŝancon interagi kun unu el la plej dinamikaj merkatoj de la mondo en kampoj gravaj por la estonteco.
*Harley Seyedin, vizitanta profesoro ĉe Jinan-Universitato kaj gajninto de la premio Oslo Business for Peace de 2017; James Eric Black, profesoro deinstituto Schumann Endowed kaj katedro de la fako pri ĵurnalismo kaj amaskomunikilaj studoj de la Universitato Mercer.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat