Varmego -- Kia estas glaciaĵo en Tang-dinastio?

BY:Gao ShuyuanJuly 22, 2025

 


La 22-an de julio, alvenas Varmego, la lasta sunperiodo de somero, kio estas ankaŭ la plej varma kaj humida periodo de la jaro.


Kia agrabla afero estas manĝi glaciaĵon dum somero! En Tang-dinastio, antaŭ pli ol 1 000 jaroj, jam estis glaciaĵo, nomata Sushan.  


Su estas laktaĵo simila al fromaĝo. En la fabrikado de Sushan, oni unue varmigas Su ĝis ĝia likviĝo. Poste, oni ĝin verŝas sur glaci-pecojn por estigi formon de monteto kaj konservi la miksaĵon en glacikelon. Kiam la kuko estis servata, oni ornamis ĝin per floroj kaj herboj. Krom laktokolora versio, oni eĉ ellaboris ruĝan kaj verdan Sushan per koloroj el liĉio, kukumo kaj aliaj fruktoj kaj legomoj.