Gravurado de sigeliloj

BY:Liu ZijiaJuly 21, 2025

Gravurado de sigeliloj estas arto kombinanta kaligrafion (ĉefe la sigela skribo) kaj gravuradon (inkluzive de ĉizado kaj fandado) por krei sigelilojn -- unika arto de ĉinaj ideogramoj kun la historio de pli ol 3 700 jaroj. En 2009 ĝi estis enlistigita de UNESKO kiel nemateria kultura heredaĵo de la homaro.



Su Donghe el Pekino, heredanto de gravurado de sigeliloj, lernis tiun arton sub la gvido de famaj majstroj. Liaj verkoj emfazas tradiciajn stilojn, ekzemple, reliefe gravuritaj ideogramoj kaj sigelaj skriboj kun serpentaj strekoj.



Krei sigelilon postulas profundan pripenson. Oni devas uzi liniilon por pentri la kadron, tamen Su Donghe jam trejnis sian manon kiel lertan mezurilon.



Post desegnado de la faceto, komenciĝas la gravurado. Pli ol dek iloj estas postulataj por malsamaj proceduroj. Sigelŝtonoj havas 2-4-gradan hardecon laŭ Mohs-skalo, kaj gravuriloj kun sep-grada hardeco facile ĉizas la ŝtonon.



Bela verko postulas bonan ĉizadon. La tekniko bezonas precizecon kaj stabilecon, kaj samtempe subtilaj ŝanĝiĝoj devas esti videblaj ĉe detaloj.



Post gravurado, la sigelilo devas esti presita por ke oni kontrolu la rezulton. Se troviĝas eraro, oni devas korekti ĝin per plia ĉizado por atingi la perfektan efikon.



Tamen farado de sigelilo ankoraŭ ne estas finita, oni devas gravuri sur flanka faceto surskribojn, ekzemple titolo, dato kaj subskribo. La ĉefa sigelteksto arte kongruas kun surskriboj sur flanka faceto.



En la lastaj jaroj multaj verkoj de Su Donghe estis kolektitaj por konservado en muzeoj kaj memorhaloj ĉinaj kaj alilandaj.


Samtempe la triageneraciaj heredantoj faras novigojn sub la gvido de Su Donghe.


Redaktoro: Liu Zijia






























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Banmetodo de Xizang-a Tradicia Medicino - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat