Okazis la dua premidona ceremonio de Orkide-premio

BY:Gao ShuyuanJuly 11, 2025

La 10-an de julio okazis en Pekino la dua premidona ceremonio de Orkide-premio. Naŭ eksterlandanoj kaj la Filadelfia Orkestro el Usono ricevis la premion ĉijare.



La premio celas aktive praktiki la Tutmondan Civilizacian Iniciaton proponitan de ĉina prezidanto Xi Jinping, honorante tiujn internaciajn amikojn kaj organizojn, kiuj multe kontribuis al la disvastigo de universalaj homaj valoroj, interkultura interŝanĝo kaj kunlaboro, kaj anatŭenigo de la konstruado de homara komunumo de komuna estonteco.


La ceremonio estis organizita de la Ĉina Internacia Komunika Grupo. La premio kunvenigis pli ol 300 partoprenantojn, inkluzive de gajnintoj kaj juĝistoj el pli ol 30 landoj kiel Ĉinio, Pakistano, Taĝikio, Irano, Niĝerio, Bulgario, Germanio, Francio, Britio kaj Usono, kaj reprezentantoj de koncernaj centraj departementoj, internaciaj organizoj, diplomatiaj senditoj en Ĉinio, pensfabrikoj kaj amaskomunikiloj. De la 9-a ĝis la 14-a de julio, la organizantoj ankaŭ aranĝis vizitprogramon "Legi Ĉinion" en Pekino kaj Harbino por la partoprenantoj.


Redaktoro: Gao Shuyuan


























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Hispana esperantisto vizitis ŝakoklubon en la urbo Xi'an - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat