Silkokulturo kaj silkometiarto de Ĉinio

BY:Xie RuifengJuly 11, 2025

 


Silkokulturo kaj silkometiarto de Ĉinio estas bazitaj en la provincoj Zhejiang kaj Jiangsu (proksime al Ŝanhajo). Ĝis nun la metiarto, kiel nedisigebla parto de la ĉina kultura heredaĵo, restas bone heredata en la norda parto de Zhejiang, la suda parto de Jiangsu kaj en Sichuan-provinco.


Silkokulturo kaj silkometiarto de Ĉinio estas kulturaj signoj de la ĉina nacio. La ĉina nacio estas la unua, kiu inventis kaj grandskale produktis kaj uzis silkon, kaj Ĉinio estas la lando, kiu plej frue plantis moruson kaj bredis silkraŭpojn. Silkokulturo multe kontribuis al homaj civilizacioj, kaj la silkaĵoj faritaj de la ĉina popolo komencis la unuafojan grandan orient-okcidentan komercadon inter la 2a jarcento a.K. kaj la 1a jarcento a.K. Oni nomas ĝin la Silka Vojo. Dum la pasintaj 5 000 jaroj, silkokulturo kaj silkometiarto de Ĉinio ludis gravan rolon en la ĉina historio kaj profunde influas la homaron. En 2009, silkokulturo kaj silkometiarto de Ĉinio estis enlistigita kiel nemateria kultura heredaĵo de UNESKO.


Silkofarado tradicie ludas gravan rolon por virinoj en la ekonomio de kamparaj regionoj. Ili ampleksas plantadon de moruso, bredadon de silkraŭpoj, malvolvadon de silko, fabrikadon de fadeno, dezajnon kaj teksadon de ŝtofo kaj tiel plu. La kulturo kaj metiarto estis transdonitaj ene de familioj. La vivciklo de silkraŭpoj estis rigardata kiel simbolo de homa vivo, morto kaj renaskiĝo. En la lagetoj ĉirkaŭ la vilaĝoj, silkraŭpaj rubaĵoj povas nutri fiŝojn, dum koto de lagetoj fekundigas la morusarbojn, kaj la folioj siavice nutras la silkraŭpojn. Ĉe la komenco de la ĉina novjaro, kamparanoj invitas metiistojn en siajn hejmojn por rakonti la rakonton pri la diino de bombikso, por forpeli malbonon kaj certigi abundan rikolton. Ĉiun kvaran monaton virinoj, kiuj bredas silkraŭpojn, ornamas sin per buntaj floroj faritaj el silko aŭ papero kaj faras rikoltajn oferojn. Silko havas rilatojn al la industrioj pri vestaĵo, litaĵo, ombrelo, ventumilo kaj aliaj, kiuj estas nepre bezonataj en la ĉiutaga vivo.


Redaktoro: Xie Ruifeng



































<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Manĝeto Dingsheng-kuko, nemateria kultura heredaĵo kun bonaŭguro por trapasi ekzamenojn - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat