de Djoomart Otorbaev*
Kvankam Usono havas signifan avantaĝon en icoj de AI-teknologio, tamen la rapida progreso de Ĉinio en produktado kaj disvolviĝo ĉi-kampe estas rimarkinda. Cetere, la klopodoj de Usono malhelpi la AI-progreson de Ĉinio per eksportaj limigoj povas alporti kontraŭproduktivajn rezultojn.
Jensen Huang, ĉefoficisto de NVIDIA, kutime sindetenas de politikoj por ne maltrankviligi la usonan registaron, sed li lastatempe faris sinceran kritikon, ke la usonaj rimedoj estis "fiaskoj", ĉar ili instigis Ĉinion akceli sian produktan disvolviĝon kaj novigon.
Li diris, ke la eksportaj limigoj de la usona registaro alportas profiton al ĉinaj konkurantoj, precipe Tencent kaj Huawei. Antaŭ kvar jaroj, NVIDIA havis 95% de la merkato de Ĉinio, sed hodiaŭ, tiu nombro falis al 50%. Li aldonis, ke la restanta merkatparto estas dominata de la ĉina teknologio, tio signifas, ke ekzistas abundo da lokaj kompanioj, kiuj estus uzantaj NVIDIA, se ĝiaj produktoj estus en la merkato.
Sed la rimarkoj de Huang enhavas kelkajn malprecizaĵojn. Ĉinaj kompanioj komencis disvolvi icojn delonge, antaŭ ol la usona registaro faris ajnan limigon. Kial? Ili jam antaŭvidis, ke Usono farus tion.
Ŝlosilo de la sukceso de Ĉinio estas ĝia engaĝiĝo al longtempa planado, ofte etendiĝanta jardekojn en la estontecon. Antaŭ kelkaj jaroj, la ĉina registaro jam komprenis, ke la lando bezonus konkuri kun Usono, precipe pri altteknologio, modernigo kaj altkvalita disvolviĝo.
Agnoskante la progresojn, kiujn Ĉinio faris en la teknologio de AI-icoj, Usono avertis siajn kompaniojn kontraŭ uzado de ĉi tiuj icoj por malhelpi tutmondan disvastiĝon. La ĉina Ministerio pri Komerco kritikis la agon. Antaŭvidinte la eblecon, ke Usono faros tion, Ĉinio elpensis kontraŭrimedojn por defii usonajn kompaniojn ekonomie. Ekzemple, Ĉinio pretas malpermesi la eksportadon de galiumo kaj germaniumo al Usono, en kies produktado ĝi preskaŭ havas monopolon.
La limigaj politikoj de Usono kaŭzis konsiderindan zorgon inter usonaj icoproduktantoj. Laŭ Huang, Usono devus fokusiĝi pri maksimumigo kaj akcelo de AI-disvastigo anstataŭ limigi ĝin.
Tio denove montras, ke interfero en konkurenco en tutmondaj merkatoj damaĝas tiujn, kiuj okupiĝas pri ĝi. Por helpi usonajn fabrikantojn, la misgviditaj klopodoj de la registaro kondukis al la kontraŭa rezulto. Denove pruviĝis, ke longperspektiva planado estas ŝlosila forto de ĉinaj registaro kaj entreprenoj. Estis plurfoje pruvite, ke kompanioj povas prosperi nur en justa kaj konkurenciva medio. Sed bedaŭrinde, la usona registaro obstine "paŝas sur la saman rastilon". Estas tempo, ke ĝi komencu lerni de siaj eraroj.
*Djoomart Otorbaev, eksa ĉefministro de Kirgiza Respubliko kaj nuna profesoro ĉe la Lernejo "La Zono kaj Vojo" de Pekina Instruista Universitato
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat