Hispana esperantisto vizitis ŝakoklubon en la urbo Xi'an

BY:Xie RuifengJuly 10, 2025


La 4-an de julio sinjorino Laura, hispana esperantisto, akompanata de sinjoro Aldreno, brazila esperantisto kaj konsilisto de Xi'an-a Esperanto-Asocio, vizitis Heibaige-ŝakoklubon en Xi'an-urbo. Yang Chao, prezidanto de kluba konsilio, kaj lernantoj de la klubo, bonvenigis la fremdlandan esperantiston kaj faris interesan kultur-interŝanĝon kun ŝi.


Sinjorino Laura kaj prezidanto Yang Chao


Sinjorino Laura kaj sinjoro Aldreno


Ŝakludo en la klubo


Koincide, kiam Laura atingis la klubon, Yang Chao estis klariganta la hispanan ŝakludan komencon al la lernantoj, kaj Laura venas el Hispanio. Do ambaŭ instruistoj diskonigis la sciojn de historio, geografio kaj frandaĵoj de Hispanio en la klubo. Fine, ili ŝakludis kun la lernantoj en varma etoso.






























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">La placo Oriento Estas Ruĝa en la vilaĝo Nanjie - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat