Manĝeto Dingsheng-kuko, nemateria kultura heredaĵo kun bonaŭguro por trapasi ekzamenojn

BY:Xie RuifengJuly 8, 2025

La ĉina tutlanda enirekzameno por universitatoj ĉijare okazis de la 7-a ĝis la 10-a de junio. Laŭ statistikoj, 13.35 milionoj da lernantoj partoprenis en ĝi. Antaŭ junio komercistoj jam lerte kaptis la ŝancon nomitan "enirekzamena ekonomio" kaj vendis nutraĵojn, ilarojn (skribilo, skrapgumo ktp) kaj specialajn servojn kiel oksigen-gasan enspirilon. Samtempe pro tio, ke la grava ekzameno estas proksima al la Drakboata Festo, komercistoj vendadis "Dingsheng-kukon + Zongzi-on" kiel homonimeca bonaŭgura donaco por la familioj, kies membroj partoprenos la ekzamenon.



Kio estas Dingsheng-kuko? Ĝi estas tradicia manĝeto en la regionoj de Jiangsu kaj Zhejiang, sudorienta Ĉinio. La ĉefa ingredienco estas kruda glueca rizo. Ĝi estas helruĝa laŭ koloro, mola kaj bonodora, kaj dolĉa laŭ la farĉo. Oni diras, ke Dingsheng-kuko origine nomiĝis Dingsun-kuko, ĉar ĝi aspektas kiel "sun" -- elstara parto de la junto de objektoj aŭ konstruaĵoj uzante konkavan kaj konveksan metodon. Laŭ folkloro, en la Suda Song-dinastio (1127-1279), fama generalo Han Shizhong kuraĝe batalis kontraŭ agresantoj. Popolanoj portis Dingsun-kukon al la soldatoj por ke ili manĝu, la loka prononco de "sun" kaj "sheng"  (venko) estas simila, do oni renomis la kukon "Dingsheng-kuko" por memori pri tio. En Ming-dinastio (1368-1644), Dingsheng-kuko komencis porti la signifon de bonaŭguro "venki/sukcesi en ekzameno".


Krom la okazo de ekzameno, lokanoj ankaŭ uzas Dingsheng-kukon en naskiĝtaga festeno, nupto ktp por esprimi la dezirojn de ĝojo kaj favora aŭspicio. Hodiaŭ, tiu ĉi bongusta kaj belaspekta kuko kun bona signifo jam aperis en pli kaj pli multaj lokoj, alportante la atendon al ekzamen-partoprenontoj tra la tuta lando.


Dingsheng-kuko estis elektita en la sepan aron de la listo de nemateria kultura heredaĵo de la distrikto Xiuzhou, la urbo Jiaxing sub la provinco Zhejiang en 2020. 


Redaktoro: Xie Ruifeng




























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Virina skribsistemo ekzistas jam delonge - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat